dop/i PIV2

dopi

1.
SPOMED Medikamente stimuli ies korpajn aŭ mensajn kapablojn, precipe en sporto: sufiĉe da skandaloj kredigas je ĝenerala dopado de la altnivela sportistaro [1]; la homa korpo, kvankam dopita, post kelkaj jaroj atingos siajn biologiajn limojn [2]; la kontraŭdopa batalo praviĝas nur ĉar oni nepre enmensigu koncepton de sporto pura, senmakula [3].
2.
TEK Malpurigi per kvanteto de ia substanco, por atingi celitan kvaliton devian de la pura substanco: nanokristaloj el pura zinka oksido kaj el zinka oksido dopita je Mn2+ jonoj je du malsimilaj molfrakcioj [4].
angle:
1. dope 2. dope (chem.)
france:
1. doper
germane:
1. dopen 2. dotieren
ruse:
1. давать допинг 2. легирование

administraj notoj