ekzomid/o, eksomid/o

ekzomido, eksomido

TEKS Antikva vira supervesto grekdevena, ortangula teksaĵo falde volvita trans la maldekstra ŝultro kaj lasanta libera la dekstran brakon: ekzomidon prefere portis laboristoj, kamparanoj kaj infanterianoj; helhara junulino, apenaŭ kovrita de mallonga eksomido [1]. VD:ĥitono, ĥlamido
viro vestita per ekzomido
PD  [2]
Rim.: Kvankam tio ne rilatas al la esperanta vortofarado, tamen dezirindas observi sistemecon en esperantigo de fremdaĵoj. Greke la vorto konsistas el ἐξω (kutime esperantigata per „ekzo-“ = „ekstere“, kaj ὦµος (ŝultro); do, sume „eksterŝultraĵo“. La unua parto tradicie estas esperantigata per ekzo-; la dua parto ricevas la plenan formon „omido“, kiel en ĥlamido (kp la formojn de genitivo ununombra greka: ἐξωµίδος kaj latina: exōmidis). [Sergio Pokrovskij]
1. Ivan Efremov, tr. J. Finkel: Tais el Ateno, ĉap. 1a
2. Rich, Anthony (1849) „Exomis“ en The illustrated companion to the Latin dictionary, and Greek lexicon: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Exomis_1.1_-_Anthony_Rich,_Illustrated_Companion_to_the_Latin_Dictionary,_and_Greek_Lexicon,_p._269.jpg
angle:
exomis
beloruse:
экзаміда
france:
exomide
germane:
Chiton exomis
greke:
ἐξωμίς
latine:
exomis
pole:
eksomis
ruse:
экзомида

administraj notoj

~o, ~o: Mankas verkindiko en fonto.