*infer/o UV
*infero
- 1.
En antikvaj religioj, regno de la mortintoj, ofte prezentata
kiel senĝoja subtera loko:
je ĉiuj dioj de la infero mi ĵuras […]
[1];
Vergilio rakontas pri vizito de Eneo en la inferon;
en tiuj tagoj, inter la 1a kaj 11a de Nisano,
okazis granda festo: Marduko revenis el
Infero kaj venkis la perfidulon Ereo
[2].
Rim.: Zamenhof uzis en sia biblia traduko la universalan vorton „infero“ por traduki la hebrean Ŝeol' (ekz-e en Nombroj 6:30); sed la viktorianajn redaktistojn tio ŝokis, kaj ili anstataŭigis ĝin per sentraduka hebreaĵo (dum en la Nova Testamento ili esprimas la samon per la greka speco de infero1, Hadeso). Rezulte la Londona Biblio tute ne uzas la vorton infero! [Sergio Pokrovskij]- 2.
Loko kie regas la diablo kaj kie kondamnitaj animoj suferas
eternan punon, kontraste al la ĉielo aŭ paradizo:
li diris, ke la homoj estas malpiaj kaj tial Dio devas
ilin puni, kaj post la morto la malbonuloj venas en la
inferon, kie ili devas eterne bruli
[3];
[li] venis fine al granda nigra pordego, ĝi
estis la pordego de la infero
[4];
(frazaĵo)
iru en la inferon (ne plu incitu min)
kun viaj pruvoj
[5]!
- 3.
- (figure) Loko, situacio, en kiu oni forte suferas (laŭ la senco infero2): nun iru hejmen, kaj la infero, kiun aranĝos por vi via edzino, estu via puno [6]; en tiu domo, vivo estas infero; ŝi interne estas infero de malamo [7].
1.
H. Sienkewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo vadis?, Ĉap. 1a
2. S. Pokrovskij: Kristanaj kalendaroj, La Ondo de Esperanto, 1998:3
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio
4. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Kamarado Gaja
5. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
6. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 15a
7. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 5
2. S. Pokrovskij: Kristanaj kalendaroj, La Ondo de Esperanto, 1998:3
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio
4. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Kamarado Gaja
5. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
6. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 15a
7. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 5
- angle:
- 1. underworld 2. hell 3. hell
- beloruse:
- пекла
- ĉeĥe:
- inferno, infernum, peklo
- ĉine:
- 阴曹 [yīncáo], 地狱 [dìyù]
- france:
- enfer
- germane:
- Hölle
- hispane:
- infierno
- hungare:
- pokol
- indonezie:
- neraka
- japane:
- 地獄 [じごく], 修羅場 [しゅらば], 生き地獄 [いきじごく], 死後の世界 [しごのせかい], 冥界 [めいかい]
- nederlande:
- hel
- perse:
- دوزخ، جهنم
- pole:
- piekło
- portugale:
- inferno
- ruse:
- ад 1. преисподняя, царство теней, царство мёртвых
- slovake:
- inferno, peklo, podsvetie
- svede:
- helvete
- ukraine:
- пекло
infera
- 1.
- Rilata al infero: la inferaj turmentoj; la inferaj pordegoj; potencoj ĉielaj kaj inferaj [8].
- 2.
- (figure) Havanta la malbonegecon de la infero; multsuferiga: infera tumulto [9]; pro ĉi tiu malsaĝa eraro mi suferis inferajn turmentojn Marta ; tio postulas inferan paciencon […] kaj senĉesan ekzerciĝadon [10]; vespere la stratojn ekkovras infera mallumo [11]; aliaj tute furioziĝinte pro la sceno, hurlis per ankoraŭ pli infera muĝo [12]; donaco nesincera estas donaco infera PrV .
8.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XX
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII
10. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉapitro 5a
11. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sesa Ĉapitro
12. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deksepa Ĉapitro
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII
10. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉapitro 5a
11. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sesa Ĉapitro
12. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deksepa Ĉapitro
- angle:
- hellish 1. infernal
- beloruse:
- пякельны
- ĉeĥe:
- infernální, pekelný, podsvětní, ďábelský
- ĉine:
- 苦不堪言 [kǔbùkānyán], 难以忍受的 [nányǐrěnshòude]
- france:
- infernal
- germane:
- höllisch, infernalisch
- hispane:
- infernal
- hungare:
- pokoli
- indonezie:
- 1. nerakawi, infernal 2. jahanam, biadab
- japane:
- 地獄の [じごくの], 地獄のような [じごくのような], すさまじい
- nederlande:
- hels
- perse:
- جهنمی
- pole:
- piekielny
- portugale:
- infernal
- ruse:
- адский
- slovake:
- diabolský, pekelný
- svede:
- helvetisk
- ukraine:
- пекельний
administraj notoj
pri
infer/o
:
Kongruigi kun Edeno, Elizeo, Paradizo, ekzemple pri uskleco. [MB]