infinit/o PVEF
infinito
- 1.
- Senlima grando, senlima malproksimo: la sensacio estis kvazaŭ mi retenus senfinan energion, kiu ne povis eskapi el mia korpo, neniam malaperis tiu infinito ene de mi [1]; tiuj, kiuj kredas je ia dio, komprenas, kial ili tiel kredas, […] la ceteruloj, la nekredantoj, tamen gustumas la infiniton [2].
- 2.
(arkaismo) [3]
malfinio
infinitezimo
1.
Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La aldono de valoro kiel strategio (Enric Baltasar)
2. Monato, Angela Tellier: Laŭproverbaj fabeloj, 2004
3. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 17
2. Monato, Angela Tellier: Laŭproverbaj fabeloj, 2004
3. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 17
- angle:
- 2. infinity
- beloruse:
- бясконцасьць
- ĉeĥe:
- infinitum, nekonečno
- ĉine:
- 无穷 [wúqióng]
- france:
- infini
- germane:
- 2. Unendlich
- hispane:
- infinito
- hungare:
- 1. végtelen, végtelenség 2. végtelen
- japane:
- 無限 [むげん], 無限大 [むげんだい]
- katalune:
- infinit
- nederlande:
- oneindigheid
- pole:
- 1. nieskończoność, bezkres 2. nieskończoność
- portugale:
- infinito
- rumane:
- 1. infinitate
- ruse:
- бесконечность
- slovake:
- nekonečná veľkosť
- ukraine:
- нескінченність, безконечність
infinita
- 1.
- Senlime granda aŭ malproksima: [ili] fuĝis [je] multaj infinitaj kilometroj for de siaj naskiĝujoj [4]; ŝi tamen prenis tian infinitan voĉon, ke la bruo de pluraj atombomboj similus al la tute senventa falo de folieto [5].
- 2.
(arkaismo) [6]
Malfinia; strebanta al
malfinio.
Rim.: Depende de la kunteksto pli prozaj sinonimoj povus esti „senfina“, „senlima“, „senranda“... Tamen Bricard pravigas la radikon, atentigante pri la pedanta diferenco inter senfina sinsekvo, senlima kresko de funkcio, kaj aliflanke infinita kiomo (kvanto) de naturaj nombroj. Ja oni ne povus diri, strikte parolante, ke kvanto „ne havas finon“ aŭ „ne havas limon“, ĉar kio estas fino aŭ limo de kvanto ne estas difinita. En tiuj ĉi tri ekzemploj la nuntempuloj ne hezitas uzi nur „nefinia“. Estas interese rimarki, ke „infinita“ estis por Bricard nederivita vorto, verŝajne, kiel „finita“ mem, malgraŭ ĝia participa aspekto. En PV oni provis sistemigi la aferon, prezentante la paron „finita“/„nefinita“ kiel derivaĵojn de la verbo „fini“, kion la senco tute ne allasas. La moderna uzo solvas la problemon per la paro „finia“/„nefinia“, do per nova radiko „fini“PIV1, kiu tamen devis venki la strangan samcelan „fajnajt“SPIV...
4.
Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
5. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
6. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 17
5. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
6. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 17
- angle:
- 2. infinite
- beloruse:
- бясконцы
- ĉeĥe:
- nekonečný
- ĉine:
- 漫漫 [mànmàn], 澒 [hòng], 无垠 [wúyín], 无穷 [wúqióng]
- france:
- infini
- germane:
- 1. unendlich 2. unendlich
- hispane:
- infinito
- hungare:
- végtelen
- japane:
- 無限の [むげんの], 無限大の [むげんだいの]
- katalune:
- infinit
- nederlande:
- oneindig
- pole:
- 1. nieskończony, bezkresny 2. nieskończony
- portugale:
- infinito
- rumane:
- infinit
- ruse:
- бесконечный
- slovake:
- nekonečný
infinitiganto
infinitiĝi
- angle:
- approach infinity
- beloruse:
- імкнуцца да бясконцасьці
- france:
- tendre vers l'infini
- germane:
- gegen Unendlich streben
- hispane:
- tender al infinito
- hungare:
- végtelenhez tart
- japane:
- 無限大になる [むげんだいになる]
- katalune:
- tendir a l'infinit
- pole:
- dążyć do nieskończoności
- portugale:
- tornar-se infinitamente grande
- ruse:
- стремиться к бесконечности