*kned/i UV
*knedi
(tr)- 1.
- Premante kaj kirlante miksi per la manoj farunon kaj akvon por fari paston: ŝi prenis paston, knedis ĝin, preparis antaŭ liaj okuloj, kaj bakis la kuketojn [1]; la maljuna Hanna malbone knedis la paston, la servantinoj per siaj rulpremiloj rulpremis la paston tro maldike, duono de la macoj karbiĝis en la forno [2]; (figure) la homoj estas kneditaj el unu pasto […] ĉiu estas kapabla fari malsaĝaĵon [3].
- 2.
- Premadi kaj prilabori per la manoj pastecan substancon por doni al ĝi ian formon: knedu argilon, faru fortajn brikojn [4]; [ili] knedas potojn aŭ drinkas [5]; (figure) kia princo! tiel bela, […] knedita el mildo kaj plaĉo [6]; promenantoj knedis kotan fluidaĵon sur la trotuaroj Metrop ; Ĉi tiu fraz' surprizis ⫽ Kaj ili ĝin skrupule ⫽ Ĝis fundo analizis ⫽ Ĝi ― sub ilia knedo ― ⫽ Fandiĝis kiel vakso [7].
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 13:8
2. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro II
3. Stellan Engholm: Al Torento, II.
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Naĥum 3:14
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro II
6. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XI
7. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Epigramo
2. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro II
3. Stellan Engholm: Al Torento, II.
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Naĥum 3:14
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro II
6. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XI
7. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Epigramo
- angle:
- 1. mix, knead 2. form, give form to
- beloruse:
- 1. мясіць (цеста), рашчыняць 2. ляпіць
- bretone:
- merat
- ĉeĥe:
- hníst, hnětením tvořit, mísit
- ĉine:
- 揉制 [róuzhì], 搋 [chuāi], 搓揉 [cuōróu], 和面 [huómiàn]
- france:
- pétrir, brasser, façonner, former, malaxer, masser, modeler
- germane:
- kneten 1. kneten 2. formen
- hispane:
- 1. amasar 2. moldear
- indonezie:
- 1. mengadon, mengadoni, menguleni 2. membentuk (tanah liat dsb.)
- japane:
- こねる, 練る [ねる], もむ, 鍛える [きたえる]
- nederlande:
- kneden
- pole:
- gnieść ciasto, miesić, ugniatać
- rumane:
- frământa aluatul
- ruse:
- 1. месить (тесто), замешивать 2. лепить
- slovake:
- hniesť, miesiť
- ukraine:
- місити, виминати
knedebla
- angle:
- kneadable, plastic, figuline
- france:
- pétrissable facile ~ebla: malléable.
- germane:
- knetbar
- hispane:
- facile ~ebla: maleable.
- indonezie:
- dapat diadon, dapat diuleni
knedujo
Ujo, en kiu la bakisto knedas la paston:
Johana rapidema kiel birdo levas la kovrilon de la knedujo […]
senpene deskrapas per sia tondilo restaĵojn de panpasto, kaj donacas al Joĉjo.
[10].
10.
Frédéric Mistral: Knedujaj skrapaĵoj, Nia gazeto, n-ro 10, Nov. 1934, p. 3
- angle:
- kneading bowl, kneading trough
- beloruse:
- дзяжа, дзежка (для цеста)
- bretone:
- laouer-doaz, nev-doaz, toazeg
- ĉeĥe:
- díž, díže
- france:
- pétrin
- germane:
- Knettrog, Backtrog
- hispane:
- masera, amasadera
- indonezie:
- bak pengaduk adonan
- japane:
- こね桶 [こねおけ]
- nederlande:
- baktrog
- pole:
- dzieża
- rumane:
- covată, bucluc
- ruse:
- квашня
- slovake:
- dieža
- ukraine:
- діжа, ночви
rulknedilo
Rulpremilo:
pastorulo, rulknedilo, pastplatigilo estas cilindroforma kuirilo uzata
por formi kaj platigi paston,
[11].
- germane:
- Teigrolle
- indonezie:
- penggilas adonan