knufl/i Glosbe
knufli
(x)
-
Amike kaj tenere karesi per brusto, kapo, brakoj:
mi kaj mia kara amikino […] ne nur brakumis sed ankaŭ knuflis
[1];
vi bone dormis knuflante kun mi
[2];
unu tagon, Manjo, trista, venis al mi sen-Saŝe, volante knufli kun mi sur la sofo
[3];
li febras… finfine ni ĉiuj knuflis lin ĉar li estas tiom agrable varma
[4];
la kutima knuflanta akcepto ĉiam estas kortuŝa bonvenigo al nia „dua hejmo“
[5];
knuflado kaj brakumado tre mankas al mi, kaj tiuj ja multe helpus
[6];
oni kutime karesas per unu mano, oni knuflas per la tuta korpo
[7].
kuŝli
teneri,
karesi
ĉirkaŭbraki,
brakumi
Rim.:
Laŭ BL: Prefere diru ĉirkaŭbrakumi, karesi.
1.
Korako:
Miaj sonĝoj Esperantaj, Korako kun Blogo
2. Korako: Tumblr, 2023-08-30
3. Jorge Rafael Nogueras: Manjo, Saŝa kaj Paĉjo, Centvorte: Cent cent-vortaj mikronoveloj, ISBN 9781595695079, paĝo 113
4. Valère Doumont: Tendumado, oka tago, Verdaj Skoltoj, 09/21/2016
5. Nicky Janssen: Opinioj/bilancoj de partoprenantoj el 2015, Somera programo 2015, gresillon.org
6. Irizanjo: https://esperanto.masto.host/@alina/104671751089265792
7. Paŭl Peeraerts: StackExchange, 2016-11-23

- angle:
- cuddle, snuggle
- beloruse:
- абдымаць, прыціскаць да сэрца
- ĉine:
- 抱抱 [bàobào], 拥抱 [yōngbào], 抚摸 [fǔmō], 偎 [wēi]
- france:
- se blottir (contre), câliner
- germane:
- herzen, knuddeln, kuscheln, schmusen, liebkosen
- japane:
- 寄り添う [よりそう], 身体をすり寄せる [からだをすりよせる]
- nederlande:
- knuffelen
- pole:
- przytulać
- svede:
- gosa
knuflo
-
Ago knufli:
kaj ni menciu ankaŭ ŝian T-ĉemizon kun la teksto : „Senpagaj knufloj“ :D Homoj,
kiam vi renkontas ŝin iam, ie en Esperantujo, provu ŝiajn senpagajn knuflojn! Indas
[8]!
iu post la alia denove malaperis, kelkaj nur post varmaj amikaj knufloj, kelkaj iom pli
longe restis
[9];
mi sopiras al knufloj, ĉiuj ŝajne scias tion, kaj en mia retpoŝta skatolo nun ĉiutage
aperas originalaj „knufloj“
[10].
kareso
8.
Veronika A: Kastelo Greziljono, Somera programo 2013, Opinioj de partoprenantoj el
2013
9. Nicky Janssen: La 30-a datreveno de la Ratkaptista Bando en Hameleno, Esperanto Aktuell, 2018/1, paĝo 12
10. Nicky Janssen: La bonaj homoj videblas, ne nur la “fispecimenoj”…, Horizon-taal, julio-aŭgusto 2020, paĝo 8
9. Nicky Janssen: La 30-a datreveno de la Ratkaptista Bando en Hameleno, Esperanto Aktuell, 2018/1, paĝo 12
10. Nicky Janssen: La bonaj homoj videblas, ne nur la “fispecimenoj”…, Horizon-taal, julio-aŭgusto 2020, paĝo 8
- angle:
- cuddle, snuggle
- germane:
- Umarmung, Liebkosung
- nederlande:
- knuffel