*17kongres/o JED

kongreso

Solena kunveno de samcelanoj aŭ samprofesianoj, el unu aŭ el diversaj landoj, por diskuti komunajn literaturajn, sciencajn, politikajn, ekonomiajn demandojn: la Bulonja kongreso [1]; Unua Internacia Kongreso pri Ligno [2]; en la kongreso en Viborg la Dana nobelaro forbruligas la leĝojn de la reĝo [3]; tiu ĉi Varsovia Duklando, […] post la Viena kongreso transiris, kiel Pola Reĝolando, sub la rusan sceptron [4]; ESP sciigante la amikojn de l' lingvo internacia pri la intencita internacia kongreso, mi devas sciigi ilin, ke la tuta sorto de l' lingvo internacia de nun transiras en la manojn de l' kongreso [5]; supozu ke […], la tuta kongreso malfeliĉe konsistos plene el la plej obstinaj rutinuloj kaj malamikoj de ĉio nova [6]; la unua eŭkaristia kongreso de Litovio okazis en la jaro 1934 [7].
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
2. Johano Pachter: „Ligna Hannover“: monda foiro pri ligno, Monato, jaro 1997a, numero 9a, p. 14a
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro
4. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro I.
5. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
6. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, V
7. Monato, Eŭkaristia kongreso: preĝo kaj dancoj
angle:
conference, convention
beloruse:
кангрэс, зьезд
ĉeĥe:
kongres, shromáždění, sjezd
ĉine:
大会 [dàhuì], 国会 [guóhuì]
france:
colloque, congrès
germane:
Kongress, Tagung
hispane:
conferencia, congreso
hungare:
kongresszus
indonezie:
konferensi, kongres, muktamat
itale:
congresso, conferenza (convegno), convegno (congresso)
japane:
大会 [たいかい]
nederlande:
congres
okcidentfrise:
kongres
pole:
kongres, konferencja, zjazd, zlot
portugale:
congresso
ruse:
съезд, конгресс
slovake:
zjazd

kongresi

(ntr)
Kunveni kongrese: ni kongresas nun en glora universitata urbo de Granda Britujo [8]; SAT kongresos en [9]; la unuan fojon esperantistoj de la tuta mondo kongresos en Sankta Lando, Israelo [10].
8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
9. La Ondo de Esperanto, 1999, No 8-9 (58-59)
10. La Ondo de Esperanto, 2000, No 3 (65)
angle:
convene
beloruse:
сабрацца на кангрэс
ĉeĥe:
sněmovat, účastnit se sjezdu
france:
faire un congrès, se réunir (en congrès)
germane:
tagen
hispane:
reunirse en un congreso
hungare:
kongresszust tart, kongresszuson vesz részt
indonezie:
berkongres
itale:
partecipare a un congresso, partecipare a una conferenza, partecipare a un convegno
japane:
大会に集まる [たいかいにあつまる]
nederlande:
congresseren
pole:
brać udział (w kongresie, zlocie, konferencji ...)
ruse:
собраться на съезд
slovake:
snemovať

kongresano

Ĉeestanto de kongreso: mi permesas al mi en la nomo de ĉiuj kongresanoj esprimi nian saluton kaj dankon al la lando, kiu gastame nin akceptis [11]; oni anoncis ke nombro da kongresanoj estos oficiale ricevita ĉe la Palaco de la Prezidanto [12]; pluraj kongresanoj aĉetis tiun libreton [13].
11. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
12. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 5
13. Wim M. A. De Smet: Ekzotaj arboj en Esperantujo (Lilli Giloteaux, Arboj en Aŭstralio kaj suda Eŭropo), Monato, jaro 1997a, numero 10a, p. 19a
angle:
conventioner
beloruse:
удзельнік кангрэсу
ĉeĥe:
účastník sjezdu
france:
congressiste
germane:
Kongressteilnehmer, Tagungsteilnehmer
hispane:
congresista
hungare:
kongresszusi küldött, kongresszus résztvevője
indonezie:
peserta kongres
itale:
congressista, convegnista
japane:
大会参加者 [たいかいさんかしゃ]
nederlande:
congresganger, congresdeelnemer
pole:
uczestnik (kongresu, zlotu, konferencji ...)
ruse:
участник съезда, участник конгресса
slovake:
účastník zjazdu

kongresejo

Loko, en kiu okazas kongreso(j): en kongresejon ĉiu nun eniris por la malferma kunsido [14]; Barcelono – urbo elektita kiel kongresejo [15]; en Valencio mi komencis serĉi la kongresejon [16]. VD:aŭditorio, kampuso
14. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
15. Don Miguel de Cervantes Saavedra: Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono (5 ĉapitroj), Antaŭparolo
16. Marjorie Boulton: Dinomanio, Monato, jaro 1994a, numero 2a, p. 16a
angle:
conference center, convention center, convention hall, exposition center
beloruse:
палац кангрэсаў
ĉeĥe:
dům sjezdu, místnost
ĉine:
会议中心 [huìyìzhōngxīn]
france:
palais des congrès
germane:
Kongresszentrum, Tagungszentrum, Tagungsort
hungare:
kongresszus helyszíne, kongresszusi palota
indonezie:
balai sidang
itale:
centro congressi, palazzo del congresso
japane:
大会会場 [たいかいかいじょう]
nederlande:
congresgebouw
pole:
centrum kongresowe
ruse:
дворец съездов
slovake:
kongresová miestnosť

Universala Kongreso (UK)

ESP Granda ĉiujara kongreso de parolantoj de Esperanto, okazanta sinsekve en diversaj urboj de la mondo, okazo por priesperantaj, fakaj kaj ĝeneralaj diskutoj kaj iniciatoj: solena malfermo de Universala Kongreso [17]; la unua Universala Kongreso okazis en 1905, en Bulonjo-ĉe-maro; la deka Universala Kongreso de l' Esperantistoj, okazonta en Parizo en aŭgusto 1914 [18].
angle:
(Esperanto) World Congress
beloruse:
Сусьветны кангрэс (эспэранта)
france:
Congrès universel (d'espéranto)
germane:
(Esperanto-)Weltkongress
hungare:
(Eszperantó) Világkongresszus
indonezie:
Kongres Universal
itale:
congresso mondiale (d'Esperanto)
japane:
世界エスペラント大会 [せかいえすぺらんとたいかい]
nederlande:
wereldcongres, Esperanto-Wereldcongres
pole:
Światowy Kongres Esperanto
ruse:
Всемирный съезд эсперантистов

Internacia Junulara Kongreso (IJK)

ESP Granda ĉiujara junulara kongreso de junaj parolantoj de Esperanto, okazanta sinsekve en diversaj urboj de la mondo: la 55a Internacia Junulara Kongreso en Zanko, apud Balatono [19]; tiu dokumento [kiun] oni debatis, okaze de la 36a Internacia Junulara Kongreso […] ankoraŭ ne esprimas la oficialan opinion de TEJO kiel organizo [20].
19. La Ondo de Esperanto, 1999, No 3 (53)
20. La Ondo de Esperanto, 2000, No 8-9
angle:
International Youth Congress (of Esperanto)
beloruse:
Сусьветны юнацкі кангрэс (эспэранта)
indonezie:
Kongres Pemuda Internasional
japane:
国際青年エスペラント大会 [こくさいせいねんえすぺらんとたいかい]
nederlande:
Internationaal Jongerencongres
okcidentfrise:
Ynternasjonaal Jongereinkongres
pole:
Światowy Kongres Esperanto Młodzieży

antaŭkongreso

PIV1
Diversaj aranĝoj, ofte turismaj kaj distraj, antaŭantaj kongreson: junulara antaŭkongreso en Peterburgo [21]; antaŭkongreso Koro de malnova Ruslando okazos en Vladimir [22]; Antaŭkongresa Seminario, dediĉita al tri temoj: E-instruado, E-historio kaj „Kiel krei efikan klubon“ [23].
21. La Ondo de Esperanto, 2003, № 12 (110)
22. La Ondo de Esperanto, 1999, No 12 (62)
23. La Ondo de Esperanto, 2002, №3
angle:
pre-congress (activities)
beloruse:
мерапрыемствы перад кангрэсам
france:
avant-congrès
indonezie:
prakongres
itale:
attività precongressuali, incontro precongressuale
nederlande:
voorcongres
pole:
program przedkongresowy

postkongreso

PIV1
Diversaj aranĝoj, ofte turismaj kaj distraj, sekvantaj kongreson: postkongresa kunsido de homaranoj [24]; Postkongreso […] okazos 24–27 jul en Moskvo [25].
24. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
25. La Ondo de Esperanto, 1999, No 12 (62)
angle:
post-congress (activities)
beloruse:
мерапрыемствы па кангрэсе
france:
après-congrès
indonezie:
pascakongres
itale:
attività postcongressuali, incontro postcongressuale
japane:
大会後行事 [たいかいごぎょうじ]
nederlande:
nacongres
pole:
program pokongresowy

administraj notoj