3konkord/o PVEF

konkordo

Kora aŭ morala plenakordo; harmonio de sentoj kaj opinioj inter pluraj personoj: en tia afero, se ĝi per si mem montriĝis vivipova, konkordo estas la plej certa garantio de senduba sukceso, malkonkordo signifas la morton [1]; la lingvo […] montriĝas en la ĉiutaga vivo jen kiel laborilo nepre necesa, jen kiel ponardo vunda aŭ eĉ mortiga, jen kiel semanto de konkordo, trankvilo, paco kaj amo Ret ; tiu negativismo ne meritus eĉ mencion, se ĝi ne disrompus la konkordon kaj dissemus defetismon [2]; kie regas konkordo, regas ordo PrV ; konkordo malgrandaĵon kreskigas, malkonkordo grandaĵon ruinigas PrV . VD:konsento, samopinieco, simpatio
1. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
2. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
angle:
concord, accord, agreement, harmony
beloruse:
згода, угода, узаемаразуменьне
ĉeĥe:
konkordance, shoda
ĉine:
协和 [xiéhé], 时雍 [shíyōng], 和諧 [héxié], 怡 [yí], 燮 [xiè], 全体一致 [quántǐyīzhì], 沒有異議 [méiyǒuyìyì]
france:
concorde, pleine entente
germane:
Eintracht, Einmütigkeit
hispane:
concordia
hungare:
egyetértés, összhang
japane:
和合 [わごう], 調和 [ちょうわ], 一致 [いっち]
katalune:
concòrdia
nederlande:
eendracht
pole:
jedność, zgoda
portugale:
concórdia
rumane:
unitate, acord
ruse:
согласие, лад, мир, взаимопонимание
slovake:
jednota, svornosť

konkorda

En grupa interakordo: konkorda kunvivado [3]; la pli malnovaj teoriistoj, kvankam ne konkordaj pri la detaloj, opiniis, ke unueca komuna pralingvo devis iam ekzisti [4].
3. G. M. Escayola: Socia evoluo, Kajeroj el la Sudo, 1999-05
4. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
beloruse:
згодны, узгоднены
ĉeĥe:
jednomyslný, svorný
ĉine:
[xié], 合手 [héshǒu], 和美 [héměi], 和諧 [héxié], 融洽 [róngqià], 諧 [xié], 雍 [yōng], 协和 [xiéhé]
france:
concordant, harmonieux
germane:
einträchtig, einmütig
japane:
和合した [わごうした], 一致した [いっちした]
pole:
zgodny
rumane:
conform
slovake:
jednomyseľný, svorný

konkordi

(ntr)
Interakordi, interkonsenti, harmonii: raciaj, ne stultaj homoj konkordas, ke lingvo internacia, tutmonda, kiom eble plej klara, fonetika, relative facila kaj simpla estas nepre bezonata [5]; fakto estas, ke la vere nepretervidebla plejmulto de la raciuloj de tiu ĉi mondo konkordas pri la preciza malo [6]; en mia propra kampo psikiatria […] necesas ordigi terminojn, kies uzado ne konkordas inter diversaj lingvoj [7].
5. MonatoS. Maul
6. Monato, Ĉu ni mortu miskomprene? (2)
7. V. Banaitis: en: La universo nun alireblas en Esperanto, libera folio, 2014-03-06
beloruse:
быць у адпаведнасьці, быць у згодзе
ĉeĥe:
být v jednotě, být ve svornosti
ĉine:
相符 [xiāngfú], 称 [chèn]
france:
concorder, s'harmoniser
germane:
übereinstimmen (in Sinnen und Trachten), in Eintracht sein
japane:
和合している [わごうしている], 一致している [いっちしている]
pole:
być w zgodzie, pokrywać (się z czymś)
rumane:
sunt conforme, suna bine, acoperi (cu ceva)
slovake:
byť svorný

konkorde kun, konkorde al

(prepoziciaĵo)
Harmonie kun, akorde kun...: konkorde al tiu bruo ekmuĝis la urbanoj [8]; konkorde kun la monaĥeja regulo ili zorgadis pri malriĉuloj kaj malsanuloj [9]. VD:konforme kun
beloruse:
у адпаведнасьці з…
france:
en accord avec
germane:
in Übereinstimmung mit
pole:
zgodnie z
rumane:
conform, potrivit

malkonkorda

Kiu ne enhavas interkonsenton, harmonion, unuecon: kiel preskaŭ ĉiam okazas, la minoritatajn malkonkordajn voĉojn silentigis […] plimulto [10].
10. L. E. Márquez, trad. T. del Barrio: Infanina Ludo, [2010?]
beloruse:
нязгодны, неадпаведны, няўзгоднены
ĉeĥe:
v nejednotě, ve sváru
ĉine:
不和 [bùhé], 不符合 [bùfúhé], 一盘散沙 [yīpánsǎnshā]
france:
désuni, discordant
germane:
zwieträchtig, uneinig
japane:
不和の [ふわの], 不一致の [ふいっちの]
pole:
niezgodny
rumane:
discordie, nepotrivit
slovake:
nejednotný, nesvorný, neznášanlivý

malkonkordo

Diseco de sentoj, opinioj, agadoj, spirita malunueco: nenia afero estas pli malbenita, ol la dispartiiĝo kaj malkonkordo [11].
beloruse:
нязгода, нязгоднасьць, неадпаведнасьць, разлад
ĉeĥe:
nejednotnost, neshoda, nesoulad, nesvornost, rozkol
ĉine:
不和 [bùhé], 意見不合 [yìjiànbùhé], 隔閡 [géhé]
france:
discorde, dissentiment, mésentente
germane:
Zwietracht, Uneinigkeit, Hader, Dissens
japane:
不和 [ふわ], 不一致 [ふいっち]
pole:
rozterka, scysja, waśń
rumane:
dilemă , nedumerire, ceartă, ciocnire
slovake:
nejednotnosť, nesvornosť, neznášanlivosť, rozkol

administraj notoj