ligatur/o PVEF

ligaturo

1.
MED Ferma ligo de organa dukto1.a: ... alkudras al ĝi, — ripetis Vlacjo, singarde streĉante la ligaturon [1].
2.
TIP Skribosigno kuniganta la formojn de pluraj signoj en unu grafikan tuton: estas provizataj la ligaturoj fi, fl, ſt KompLeks ; Æ […] devenas de ligaturo inter A kaj E […], ĝi estas unu el la plej antikvaj ligaturoj, uzita jam en la frua latina alfabeto [2]; oni povas rigardi la korean alfabeton (hangul) kvazaŭ ĉiu silabo estus ligaturo [3].
3.
MUZ Flua sonigo de sinsekvaj tonoj; en muzika skribo ordinare prezentata de arko super aŭ sub la respondaj notoj: ligaturo super su de suos [4].
1. J. German: La afero, al kiu vi servas, 2016-2017
2. -: Æ, Vikipedio, 2024-05-31
3. -: Ligaturo, Vikipedio, 2025-03-11
4. A. Owen: Monteverdi nefiltrita, 2018
beloruse:
лігатуру
ĉine:
连字 [liánzì], 連字 [liánzì], 连字弧线 [liánzìhúxiàn], 連字弧線 [liánzìhúxiàn], 結紮 [jiézā], 结扎 [jiézā]
france:
ligature
germane:
Ligatur
pole:
ligatura
rumane:
ligatură
ukraine:
ліґатура

ligaturi

(x)
Fari ligaturon: fadeno por ligaturi [5].
beloruse:
ствараць лігатуру
france:
ligaturer
ukraine:
накладати ліґатуру

administraj notoj