nanoteĥnologi/o, nanoteknologi/o

nanoteĥnologio, nanoteknologio

TEK Tuto de metodoj kaj procedoj, per kiuj oni modifas aŭ kreas aĵojn grandajn je proksimume 1 ĝis 100 nanometroj: profesie mi estas esploristo, mi doktoriĝis pri nanoteĥnologio [1]; la Nacia Fondaĵo por Sciencoj […] de Usono opiniis en 2000, ke la tutmonda merkato de la produktoj de nanoteknologioj estos mil miliardoj da dolaroj en 2015 [2].
1. V. Poór: en: Veronika Poór volas krei entuziasmigan etoson, libera folio, 2015-07-25
2. M. Cueva, trad. J.-M. Cash: Nanoteknologioj, Le Monde diplomatique, 2009-10
beloruse:
нанатэхналёгія
france:
nanotechnologie
germane:
Nanotechnologie

administraj notoj