pakt/o SPV
pakto
(malofte)
- 1.
Interkonsento inter ŝtatoj, malpli formala kaj detala ol
traktato,
sed kun pli ĝenerala temo, ofte pri defendo, pacpromeso ks:
en la interno de Eŭropa Unio pli kaj pli laŭtas la
alvoko por amendi la Pakton pri Stabileco
kaj Kreskado
[1];
la malapero de la Varsovia Pakto kaj de Sovetio
[2];
onidiroj pri „lingvopakto“ de Francio kaj Germanio cirkulis
jam de kelka tempo, sed neniu volis konfesi aŭ konfirmi, ke
tia ekzistas kaj estas direktota kontraŭ superregado de la
malamata (en Francio) kaj tre amata (en Germanio)
usonangla lingvo
[3];
kelkaj aborigenaj eminentuloj kaptis la okazon por postuli
„traktaton“ inter aborigenoj kaj la ŝtato […]
juristoj subtenas interkonsenton tian – aŭ pakton – inter ĉiuj etnaj
grupoj por tiel registri la celojn de la tuta aŭstralia komunumo
[4].
- 2.
- (figure) Manifesto: Pakto de la Mondcivitanoj [5].
1.
Ĉina Radio Internacia:
Germana kaj franca ŝtatĉefoj..., 2005-03-08
2. Hamza Baksić: La fino de la mondo komenciĝas en Sarajevo, Monato, 1993/10, p. 8
3. Stefan Maul: Lingvopakto, Monato, 2000/12, p. 7
4. Ralph Harry: Paŝoj al amikeco, Monato, 2000/11, p. 15
5. Pakto de la Mondcivitanoj, 2007
2. Hamza Baksić: La fino de la mondo komenciĝas en Sarajevo, Monato, 1993/10, p. 8
3. Stefan Maul: Lingvopakto, Monato, 2000/12, p. 7
4. Ralph Harry: Paŝoj al amikeco, Monato, 2000/11, p. 15
5. Pakto de la Mondcivitanoj, 2007
- angle:
- pact
- beloruse:
- пакт, дамова
- ĉeĥe:
- mezinárodní smlouva, pakt, závazná dohoda, úmluva
- ĉine:
- 公約 [gōngyuē], 公约 [gōngyuē]
- france:
- pacte
- germane:
- Pakt
- nederlande:
- pakt
- pole:
- 1. pakt 2. pakt
- slovake:
- dohoda, pakt
- ukraine:
- пакт, договір, угода
pakti
- Interkonsenti en formo de pakto: Allan kun Maitreyi kvazaŭ paktis ian sekretan „fianĉiĝon“ – pere de mistike simbola ringo [6]; Picasso kaj Zelazny estas komisiitaj finpoluri la tekston, kiu estos dissendita al ĉiuj paktintaj establoj (vortuzo de Esperanta Civito: partioj, asocioj), por libera interna diskuto [7].
- angle:
- make a deal
- france:
- pactise
- germane:
- paktieren
paktinto
- germane:
- Paktierer
pakto kun la diablo
(frazaĵo)
- Interkonsento, en kiu oni promesas sian animon al la diablo ricevante kompense riĉecon, potencon ktp: filozofia dramo pri la scivolema Johann Georg Faust kaj ties pakto kun la diablo [10].
- angle:
- pact with the devil
- france:
- pacte avec le diable
- germane:
- Pakt mit dem Teufel, Teufelspakt