*papag/o UV

*papago

1.
(komune) Iu el papagedoj. SUB:araoVD:kakatuo
2.
ZOO Genro el familio papagedoj (Psittacus), tropika grimpobirdo, kapabla imiti la homan voĉon kaj ĉiuspecajn kriojn: la kampa birdo, estis metita en malgrandan kaĝon tute apude de la kanario, ne malproksime de la papago [1]; lia papago povis diri: Kompatinda Robinsono, kaj la nia parolis kelkajn vortojn, kiujn nek miaj gepatroj, nek mi povis kompreni,rigardis la subtegmentejon, kie mi sidis sur la plej malalta ŝtupo de la ŝtuparo [2]; viaj komizoj […] plaĉeme sin turnadas kaj simile al papagoj babilaĉas pri floraĵoj kaj papilioj Marta .
Griza papago (Psittacus erithacus)
CC BY-SA 3.0  [3]
3.
(figure) Homo, kiu senkomprene ripetas instruon: babilo papaga [4]; la homoj papage rebabilas ĉion, ĉar la Ĉiopotenco en persista laboro faris el ili maŝinojn [5]; [tio] ŝajnas al mi simpla papagado de la mizera falsa moralo [6]; la EU-ŝtatoj papage obeas la direktivojn el Bruselo [7].
angle:
1. parrot (animal of the genus Psittacus) 2. Psittacus (genus) 3. parrot (person who parrots)
beloruse:
папугай
bretone:
peroked
ĉeĥe:
papoušek
ĉine:
[yīng], 鹦 [yīng], 鵡 [wǔ], 鹉 [wǔ], 鸚鵡 [yīngwǔ], 鹦鹉 [yīngwǔ], 学舌 [xuéshé], 學舌 [xuéshé]
france:
perroquet
germane:
Papagei 1. Sittich 2. Graupapagei
hispane:
papagayo, loro
hungare:
papagály
japane:
オウム, 受け売りする人 [うけうりするじん]
katalune:
lloro
latinece:
2. Psittacus
nederlande:
papegaai
pole:
papuga
portugale:
papagaio
ruse:
попугай
slovake:
papagáj
turke:
papağan
ukraine:
папуга

papagoformaj

ZOO Ordo el la klaso birdoj (Psittaciformes); grimpantaj, tropikaj birdoj, kun brilaj diverskoloraj plumoj kaj hoka beko.
angle:
Psittaciformes (order)
beloruse:
папугаепадобныя (атрад), папугаі (атрад)
ĉine:
鸚形目 [yīngxíngmù], 鹦形目 [yīngxíngmù]
france:
Psittaciformes
germane:
Papageienvögel
hispane:
psittaciformes, psitaciformes
hungare:
papagályalakúak
katalune:
psitaciformes
latinece:
Psittaciformes
ruse:
попугаи (отряд)

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~oformaj: Mankas dua fontindiko.
~oformaj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.