*pra UV

I.

pra-

(prefikso)
1.
HIS Primitiva, origina, el antaŭ longe: tropika praarbaro (ekzistanta de nememorebla tempo) [1]; [antaŭ] la apero de la skribo, elpensita en Sumero ĉirkaŭ 3400 jarojn a. K. […] oni parolas ne pri historio, sed pri prahistorio [2]; la praulo de la homo kaj poste la prahomo havis, tamen, kapablon eligi ankaŭ diversajn sonojn [3]; Gilgameŝ, la Sumera pratipo de Herkuleso [4]; la sunkulto de la pratempoj malaperis, nun oni adoras nur la malgrandajn lampojn [5]. VD:prapatro, prapatrino
2.
GEN Sekva, pli malproksima en grado de parenceco ol la ĵus antaŭa, tuj posta ol la indikita de la radikalo: la praavo kaj la praavino (la gepatroj de avo aŭ avino) Fab3 ; atendu min antaŭ la domo de mia pranepo PrV .
1. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Vojaĝo
2. Monato, Thomas Genty: Emesal: ĉu la plej antikva planlingvo?, 2014
3. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
4. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro III
5. Stellan Engholm: Al Torento, VI.
beloruse:
пра-, перша-
ĉine:
1. 原始 [yuánshǐ]
france:
1. pré- (ancien, primitif), proto- 2. arrière- (parenté)
germane:
Ur- ~tipo: Urtyp, Vormodell, Prototyp. ~tempo: Urzeit, Vorzeit. ~avo: Urgroßvater, Uropa.
hispane:
1. pre- (antiquísimo, primitivo), proto- 2. bis- (parentesco de cuarta generación)
nederlande:
~tipo: prototype. ~tempo: oertijd. ~avo: overgrootvader.
pole:
1. pra- ~tipo: archetyp. ~tempo: czasy zamierzchłe {pl}. ~avo: pradziadek. ~nepo: prawnuk.
portugale:
pré-
ruse:
~tipo: прототип. ~tempo: доисторическая эпоха, первобытное время. 2. пра- ~avo: прадед. ~nepo: правнук.
ukraine:
що позначає
volapuke:
1. ül-
II.
Samsignifa vortero.

praa

Primitiva, antaŭhistoria, origina: praa fekund-rito [6]; en la jaro 1878, kiam d-ro Vincent fondis la someran universitaton, Chautauque okupis 150 akrojn da bela tero, sed trovis sin en tre praa stato [7]; nun li staras en la kiraso de la nekontraŭstarebla juneco kaj kun la praa forto de la deziro […], bela kaj triumfa kiel juna greka dio [8].
angle:
elder (very ancient)
beloruse:
першабытны, дагістарычны
ĉeĥe:
velmi dávný, velmi starý
ĉine:
远古 [yuǎngǔ], 遠古 [yuǎngǔ], 原始 [yuánshǐ]
france:
archaïque
germane:
urzeitlich, vorzeitlich, urtümlich
hispane:
arcaico, ancestral
japane:
原始の [げんしの], 太古の [たいこの]
nederlande:
voorhistorisch
pole:
dawny (prastary)
ruse:
первобытный, доисторический
slovake:
pradávny, starodávny
tibete:
ཕ་འབུན་
ukraine:
первісний, примітивний, доісторичний

praulo

GEN Individuo de kiu oni devenas, precipe tia apartenanta al malproksima generacio: inter liaj prauloj estis kaj pastroj, kaj militistoj [9]; la „natura“ amo al la loko, kie oni naskiĝis, kie estas entombigitaj la prauloj estas limigita al tre malvasta regiono kaj neniel al tuta lando [10]; eble temas pri atavismo, reveno al tiu epoko, kiam la praulo de l' homo ne estis ankoraŭ animalo socia kaj vivis izole en sia kaverno [11]. ANT:posteulo
9. D. Cibulevskij: Ukrainaj kantoj kaj peterburgaj groteskojMonato
10. E. Lanti: Letero pri la kvazaŭaj „Aksiomoj“
11. A. Ĉeĥov, trad. M.Lukaŝ: Enujulo, La Nica literatura revuo, 3:1
angle:
ancestor, forebear
beloruse:
продак, прашчур, родапачынальнік
ĉeĥe:
dávný předek
ĉine:
祖宗 [zǔzōng], 祖輩 [zǔbèi], 祖辈 [zǔbèi], 宗 [zōng], 祖 [zǔ], 祖先 [zǔxiān], 先人 [xiānrén], 先 [xiān]
france:
ancêtre
germane:
Vorfahre
hispane:
ancestro, antepasado, ascendiente
japane:
先祖 [せんぞ], 祖先 [そせん]
nederlande:
voorvader
pole:
antenat, protoplasta, przodek
ruse:
предок, пращур
slovake:
dávny predok
ukraine:
пращур, далекий предок

administraj notoj