*pulv/o UV

*pulvo

Eksplodema pulvoro uzata por akceli pafaĵon: unu fajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon [1]; blua fumo de pulvo tiriĝis kiel nuboj tra inter la mallumaj arboj [2]; tondris la kanonoj, […] la ŝipoj staris envolvitaj en fumo de pulvo [3]; oni plenigu da pulvo la subterajn galeriojn de la malnova fortikaĵo [4]; li pulvon ne elpensis (ne estas inteligenta) PrV ; eksplodema kiel pulvo PrV . VD:eksplodaĵo, dinamito
angle:
gunpowder
beloruse:
порах
ĉeĥe:
střelný prach
ĉine:
火药 [huǒyào], 火藥 [huǒyào]
france:
poudre (explosive)
germane:
Schießpulver
hispane:
pólvora
hungare:
lőpor
japane:
火薬 [かやく]
katalune:
pólvora
nederlande:
kruit, buskruit
perse:
باروت
pole:
proch czarny
portugale:
pólvora
rumane:
praf de pușcă
ruse:
порох
slovake:
pušný prach
ukraine:
порох

pulvejo

Loko, kie oni konservas pulvon: [ili] ĵetis brulantajn meĉaĵojn en la ĉirkaŭaĵon de la pulvejo [5].
angle:
powder magazine
beloruse:
парахавы склеп, парахавы склад
germane:
Pulvermagazin, Pulverturm

pulvujo

Ujo por konservi pulvon: longan paŭzon mi utiligis por ekzercadi pafadon, mi havis plenan pulvujon, kaj dua pulva skatolo troviĝis inter la pakaĵoj [6]; Balkanion oni iam nomis „Pulvujo de Eŭropo“ [7].
6. Karl May, trad. M. Lennartz: La unua alko
7. Balkanaĵoj
angle:
tinderbox, powder keg
beloruse:
торба з порахам, скрыня з порахам
france:
tonneau de poudre
germane:
Pulversack, Pulverfass

administraj notoj