*rav/i UV

*ravi

(tr)
Ĉarmegi estigante entuziasman admiron: Salomono solvis al ŝi ĉiujn ŝiajn demandojn […] kaj ŝi estis tute ravita [1]; ĝojas mia koro, raviĝas mia animo [2]; ĝoju kaj raviĝu, ĉar via rekompenco estos granda en la ĉielo [3]; kiam ŝi staris en sia tuta ornamo, ŝi estis tiel ravante bela, ke la kortego […] profunde kliniĝis antaŭ ŝi [4]; lia koro forte batis de ravo [5]; pro raviteco li faris transkapiĝan salton [6]; subite ekbruis la muziko, forte kaj ravante bele [7]; neniam antaŭe tiel ravantaj tonoj tuŝis ŝian orelon [8]; la plej malgrandaj idoj estas ravataj, kiam oni diras al ili nur krible, krable, plurremurre [9]! nin ĉiam ravas, kion ni ne havas PrV . VD:amuzi, delekti, entuziasmigi, ĝojigi, plezurigi
angle:
delight
beloruse:
захапляць, зачароўваць, прыводзіць у захапленьне
ĉeĥe:
nadchnout, okouzlit, uchvátit
france:
ravir, enchanter
germane:
bezaubern, entzücken, hinreißen, mitreißen
hispane:
encantar
hungare:
elbűvöl, elbájol
itale:
deliziare, rallegrare
japane:
うっとりさせる, 心を奪う [こころをうばう], 有頂天にさせる [うちょうてんにさせる]
katalune:
encantar
nederlande:
verrukken
pole:
zachwycać, zachwycić, oczarowywać, oczarować
portugale:
encantar, extasiar, arrebatar, embevecer, enlear, maravilhar
ruse:
восхитить, восхищать, очаровать, привести в восторг
slovake:
nadchnúť, očariť
ukraine:
захоплювати, чарувати, зачаровувати, приводити в захват

rava

1.
Tia, ke ĝi ravas: rava, belega, mirinda! ripetadis ĉiuj [10]; vidi la ravajn belaĵojn de la mondo [11]; [li] ludas violone la plej ravajn, sorĉajn improvizaĵojn [12]. VD:admirinda, ĉarma
2.
Montri admiron; ravita: rava entuziasmo [13]; rava sento pri preskaŭ sankta trankvilo [14]; [li] eligas ravan ekkrion Metrop ; rava rigardo ĉirkaŭprenante la graciajn krurojn de Alice Metrop .
angle:
1. delightful 2. delighted
germane:
1. entzückend, bezaubernd 2. entzückt

raviĝi

Ekesti ravita: ĝojas mia koro, raviĝas mia animo [15]; mi komplete raviĝis pro lia belsona parolado [16]; ŝi eĉ plurfoje laŭtigis sian raviĝon pro la bonegaj manĝaĵoj [17]. VD:entuziasmiĝi
angle:
get delighted
germane:
sich entzücken

raviteco

Stato de iu ravita: pro raviteco li faris transkapiĝan salton [18]; senti ravitecon pro la belegeco de la meblaro, kaj la poezieco de la ornamaĵoj [19]; li staris […] dum momento, kun levitaj manoj, senmove pro raviteco [20]. VD:ekstazo, entuziasmo
angle:
delight
france:
enchantement
germane:
Entzückung

administraj notoj