*skiz/o UV

*skizo

Malneta, rapide farita bildo aŭ prezento:
a)
BELA Desegno prezentanta nur malmultajn ĉefajn aŭ karakterizajn liniojn: jen estas skizo, desegnita de fama desegnisto, oni komisiis al vi kopii ĝin Marta ; la muroj estis kovritaj per pentraĵoj — portretoj, historiaj skizoj kaj pejzaĝoj [1]. VD:konturo, silueto, skemo
b)
BELA Nefinita pentraĵo aŭ skulptaĵo prezentanta nur krudan provan malneton de la projektata verko: estis en ĉi tiu loko ŝtonego, simila al kuŝanta leono, […] la unuan skizon de ĉi tiu verko faris la dioj, kaj la homoj finis ĝin [2]; ĝi ŝajnis al mi bela skizo, el kiu oni povas fari belan pentraĵon [3]. VD:maketo
c)
BELE Literatura verko ne prezentanta plendetale la temon, sed resumante ĝin per ĉefaj trajtoj: la skizo estis skribita jam en junio de 1934, sed mi perdis la manuskripton [4].
d)
Resumo de plano, de projekto: Berg konatigis min kun ĉiuj skizoj, planoj, kalkuloj kaj buĝetoj Metrop ; tio estis nur teoriaj skizoj, palaj senkorpaj fantomoj en la regiono de revoj [5]; la oratoro skize informas pri la ordo, laŭ kiu li pritraktos la diversajn demandojn [6]. VD:koncepto
VD:kanvaso2, malneto, skeleto3
1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIX
3. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, dua parto, ĉapitro 2a
4. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, la trimova ŝakproblemo, (tria skizo el la ĉukĉa vivo), antaŭparolo de la aŭtoro
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
6. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
beloruse:
накід, эскіз 1.c нарыс
ĉeĥe:
náčrt, skica, črta
ĉine:
草稿 [cǎogǎo], 速写 [sùxiě], 速寫 [sùxiě], 草图 [cǎotú], 草圖 [cǎotú], 草案 [cǎoàn]
france:
croquis, ébauche, esquisse
germane:
Skizze, Entwurf
hispane:
1.a bosquejo, esquema 1.b boceto 1.c esbozo 1.d croquis
hungare:
vázlat, skicc
japane:
スケッチ [すけっち], 下絵 [したえ], 略図 [りゃくず], クロッキー, 概略 [がいりゃく], 草案 [そうあん]
nederlande:
schets, aanleg, ontwerp, concept 1.a krabbel
pole:
szkic, zarys
portugale:
1.a esboço, rascunho
ruse:
набросок, эскиз 1.c очерк
slovake:
náčrt, skica, črta
ukraine:
ескіз, шкіц, начерк, нарис

skizi

(tr)
Fari skizon pri io: Schleyer — aŭtoro de Volapük […] skizis la lingvon dum unu nokto sendorma, kaj ĝin finpreparis en daŭro de kelkaj monatoj [7]; Zamenhof skizis la ĉefajn principojn, kiuj devis esti bazo por la reformoj eventualaj [8]; per kelkaj mallongaj vortoj mi skizis la cirkonstancojn [9]; ŝia profilo estas skizita akre, kvazaŭ per la mano de iu forta pentristo Metrop ; la scienculoj rapide skizis […] la historion de la du princinoj [10].
7. Ernest Drezen: Zamenhof, Persista laborado kaj eksperimentado de Zamenhof
8. Ernest Drezen: Zamenhof, Zamenhof kaj reformoj en esperanto
9. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dudeka Ĉapitro
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, filino de la marĉa reĝo
angle:
sketch
beloruse:
рабіць эскіз, накідваць
ĉeĥe:
nastínit, načrtnout
ĉine:
素描 [sùmiáo], 勾勒 [gōulè], 勾划 [gōuhuà], 勾劃 [gōuhuà], 速写 [sùxiě], 速寫 [sùxiě]
france:
ébaucher, esquisser
germane:
skizzieren, entwerfen
hispane:
diseñar, esbozar, bosquejar
hungare:
felvázol, vázlatot készít
japane:
スケッチする [すけっちする], 下絵を描く [したえをえがく], 概略を示す [がいりゃくをしめす]
nederlande:
schetsen, ontwerpen, uitstippelen
pole:
szkicować, kreślić, zarysować
ruse:
сделать набросок, наметить
slovake:
načrtať, črtať
ukraine:
робити ескіз, шкіц, начерк, накидати, намічати

skizisto

BELA Homo kiu profesie skizas prepare por posta plena ellaborado: juna skizisto Nikolajev ekkuraĝis: – Mi proponas unu horon Metrop !
beloruse:
выканаўца эскізаў, чарцёжнік, рысавальшчык
france:
roughman
germane:
Entwurfszeichner, Storyboard Artist, Konzeptkünstler
hispane:
diseñador
pole:
kreślarz, szkicownik

administraj notoj