3soci/o JED
socio
- 1.

Granda, stabila grupo da homoj kunvivantaj en iu epoko kaj en iu
regiono, kun siaj interrilatoj, siaj komunaj historio, kulturo kaj
moroj:
la Pariza socio
[1];
la tuthomara socio
[2];
vivi ekster la socio
[3];
la kasta socio de antikva Hindio
[4];
komunisma socio
[5];
SAT ja koncedis, ke en la klasa strukturo de la postmilita socio okazis ŝanĝoj
[6];
figuretoj, kiuj havas tre malgrandan signifon en la
socio kaj por la socio, ili estas bagatelaj
ŝaksoldatoj sur la granda ŝaktabulo de la homaro
Marta
;
la seksaj reguloj de la nuntempa socio kaŭzas multan
suferadon, kaj ni ankoraŭ bezonas sincerajn kontribuojn
al la civilizita pridiskutado de tiaj problemoj
[7];
por pli bone superregi la socion, la burokrataro kreis
artefaritan lingvon „ptydepe“ kiel sian
taŭgan instrumenton
[8];
ĉia socio postulas leĝojn;
feŭda, kapitalisma socio;
via tundra socio estas socio de primitiva komunismo
[9].
etno,
etnologio,
grupo 1.a,
sociologio,
ŝtato- 2.
Kuniĝo da samspecaj bestoj kune vivantaj:
socio da abeloj, formikoj, kastoroj.
1.
Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Deka
2. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
3. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 17
4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
7. M. Boulton: Kelkaj pensoj pri literaturo kaj moralo, Nica Literatura Revuo, 1956-07 ĝis 08, 1:6
8. J. Patera: Fikcia lingvo por la burokrataro, Monato, 2003:4
9. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, La trimova ŝakproblemo

- angle:
- society
- beloruse:
- грамадзтва, супольнасьць, папуляцыя
- ĉine:
- 外场 [wàicháng], 外場 [wàicháng], 社团 [shètuán], 社團 [shètuán], 社会 [shèhuì], 社會 [shèhuì], 公家 [gōngjiā]
- france:
- société
- germane:
- 1. Gesellschaft 2. Gemeinschaft
- hispane:
- sociedad
- hungare:
- társadalom
- indonezie:
- 1. masyarakat 2. koloni
- itale:
- società
- japane:
- 社会 [しゃかい], 世間 [せけん]
- nederlande:
- maatschappij, samenleving
- pole:
- 1. społeczeństwo 2. stado, społeczność
- ruse:
- общество 1. социум, формация (общественная) 2. сообщество
- svede:
- samhälle
- tokipone:
- kulupu
- ukraine:
- суспільство, громадськість, популяція
socia
- 1.
- Koncernanta la socion: la socia organizo de ĉi tiu lando [10]; la plej altaj sociaj klasoj [11]; la diversaj branĉoj de naturaj kaj sociaj sciencoj [12]; virinoj, kies delikataj vizaĝoj, elastaj talioj kaj blankaj manoj montras devenon el alia socia sfero Marta .
- 2.
- Koncernanta la komunajn ekonomiajn interesojn kontraste al politikaj: sociaj organizaĵoj Metrop ; laŭ la socia situacio kaj cirkonstancoj ni estis taŭgaj unu por la alia, li eĉ estis bonhava homo [13]; la socia kaj civila personeco de Petro neniel estis vundita de tiu influo [14]; sociaj rilatoj Marta ; grava socia problemo [15]; ŝi multe interparolis kun la patro pri sociaj demandoj [16].
- 3.
- Vivanta en socio; preferanta socion al izoliteco: la homo estas socia estulo.
10.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VII
12. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
14. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka
15. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
16. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto

- social 2. communal
- beloruse:
- грамадзкі, сацыяльны
- ĉeĥe:
- společenský
- ĉine:
- 社会性 [shèhuìxìng], 社會性 [shèhuìxìng]
- france:
- social
- germane:
- 1. gesellschaftlich 3. sozial, gesellig
- hispane:
- social
- hungare:
- társadalmi, szociális
- indonezie:
- sosial 2. komunal
- itale:
- sociale
- japane:
- 社会の [しゃかいの], 社会的な [しゃかいてきな], 社会生活を営む [しゃかいせいかつをいとなむ]
- nederlande:
- maatschappelijk
- pole:
- społeczny
- ruse:
- общественный, социальный
- slovake:
- spoločenský
- svede:
- social 1. samhällelig 2. samhällelig
- tokipone:
- kulupu
- ukraine:
- суспільний, громадський, соціальний
sociemo
Emo kaj kapablo por ofta, facila rilatado kun homoj:
„ha, ha.“ li frotis la manojn kun bonhumora sociemo kaj
residigis la postaĵon iomete pli dekstren
[17];
sociemo kaj amikeco estas en la plimulto de la homoj
nura komerca afero, kiu nur daŭras dum ili bezonas ĝin
[18].
17.
J. Francis: Misio sen Alveno, 1982
18. M. de Sablé, trad. W. Kirschstein: Maksimoj, La Ondo de Esperanto, 1998:11 (49)
18. M. de Sablé, trad. W. Kirschstein: Maksimoj, La Ondo de Esperanto, 1998:11 (49)
- beloruse:
- таварыскасьць
- ĉeĥe:
- družnost, smysl pro družnost
- france:
- sociabilité
- germane:
- Geselligkeit
- hispane:
- sociabilidad
- indonezie:
- sosiabilitas
- itale:
- socialità
- pole:
- towarzyskość
- slovake:
- družnosť
ensociiĝo
Trovo de funkcio en la koncerna socio,
adaptiĝo al ĉirkaŭaj moroj:
la ensociiĝo kaj evoluado de planlingvo povas
liveri al homaro novajn konojn
[19];
blinduloj, surduloj aŭ surdblinduloj ricevu instruadon
... en medioj kiuj plejbonigas la lernprogreson
kaj la ensociiĝon
[20].
19.
Liu Haitao:
Aplikata interlingvistiko, [2007]
20. -, trad. V. Lutermano: Konvencio pri la rajtoj de handikapitoj, 2008
20. -, trad. V. Lutermano: Konvencio pri la rajtoj de handikapitoj, 2008
- beloruse:
- сацыялізацыя, інтэграцыя ў грамадзтва
- ĉine:
- 社会化 [shèhuìhuà], 社會化 [shèhuìhuà]
- france:
- intégration sociale, socialisation
- germane:
- gesellschaftliche Integration
- hispane:
- integración social, socialización
- indonezie:
- integrasi sosial, pembulatan sosial, penyepaduan sosial, penyeutuhan sosial
- itale:
- integrazione sociale, socializzazione
- pole:
- połączenie, socjalizacja
kontraŭsociulo
-
Tiu, kiu ne agas laŭ la moroj de la ĉirkaŭa socio,
ne kunmiksiĝas kun homoj, vivas aparte,
mizantrope:
ni ne estas aro da mizantropoj kaj kontraŭsociuloj
[21].
marĝenulo,
mizantropo
- beloruse:
- асацыяльная асоба, сацыяфоб
- france:
- asocial (subst.)
- germane:
- Asozialer
- hispane:
- asocial (subst.)
- indonezie:
- antisosial
- itale:
- asociale (sost.)
- pole:
- antyspołeczny, aspołeczny