*superstiĉ/o UV

*superstiĉo

Kredo je mistera kvazaŭsorĉa influo de diversaj objektoj, agoj aŭ paroloj al la okazontaĵojn: sciencistoj rigardas la stelaŭguradon kiel ŝajnsciencon aŭ superstiĉon [1]; mi volas rakonti pri kelkaj superstiĉoj de mia tribo [2]; la ideoj iom rememorigis min pri unu superstiĉo de la obskura mezepoko: kiam oni honoris la epilepsion kiel sanktan ekstazon [3]; ŝia konscienco miksis la kartojn de la superstiĉo, dismetis ilin kaj prenis el ili informon, ke ŝi nun havas nur duonon da animo [4]; la dika tabulega pordo estis ŝlosita, […] sed la inkubo de la superstiĉo […] enrampas eĉ tra serura truo [5]; Maria rigardis longe la salamandron – sed kial tiom da miskredoj kaj superstiĉoj ĝuste pri tiu ĉi besto? ĝi estas tiel kvieta [6]; samaj kondiĉoj, samaj superstiĉoj PrV .
angle:
superstition
beloruse:
забабон, прымха
bulgare:
суеверие
ĉine:
迷信 [míxìn]
france:
superstition
germane:
Aberglaube
hispane:
superstición
hungare:
babona
indonezie:
takhayul
itale:
superstizione
japane:
迷信 [めいしん]
katalune:
superstició
nederlande:
bijgeloof
norvege:
overtro, folketro
pole:
przesąd, zabobon
portugale:
superstição, crendice
ruse:
суеверие, предрассудок
ukraine:
марновірство, забобон

superstiĉa

Havanta superstiĉon: dum infanaĝo ankaŭ li estis superstiĉa [7]; kiel ĉiuj maristoj, tiel ankaŭ mi estas superstiĉa [8]; ŝia intereso pri eksterteranoj estas pli superstiĉa ol ĉe la plimulto [9].
7. M. de Assis, trad. Paulo Viana: La divenistino kaj aliaj rakontoj, Oportuno, 2005, p. 10a
8. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 21
9. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 27
angle:
superstitious
beloruse:
забабонны, прымхлівы
bulgare:
суеверен
france:
superstitieux
germane:
abergläubisch
itale:
superstizioso
japane:
迷信的な [めいしんてきな], 迷信深い [めいしんぶかい]
nederlande:
bijgelovig
norvege:
overtroisk
pole:
przesądny, zabobonny
portugale:
supersticioso
ukraine:
марновірний, забобонний

superstiĉulo

Superstiĉa homo, facile kredanta je nevideblaj influoj, je magiaj efikoj: tiu, kiu vidas tutan lumon […] ne malestimu superstiĉulon [10].
10. L. Tolstoj, trad. A. Ŝaparov: Dio – unu por ĉiuj, 1912
angle:
superstitious person
beloruse:
забабонны чалавек, прымхлівы чалавек
france:
personne supersticieuse
germane:
Abergläubiger
nederlande:
bijgelovige
pole:
osoba przesądna, osoba zabobonna

administraj notoj