*ŝultr/o UV

*ŝultro

1.
ANA Unu el la du partoj de la homa korpo inter la kolo kaj la supro de la brako aŭ inter la kolo kaj la antaŭa kruro de besto: ambaŭ iris antaŭe kun la pafarkoj sur la ŝultroj [1]; Jafet prenis la veston kaj metis ĝin sur siajn ŝultrojn [2]; li klinis sian ŝultron por portado [3]; abundaj bukloj ondiĝadis ĉirkaŭ la rondaj ŝultroj [4]; interplektinte la brakojn reciproke post la ŝultroj, ili sin levis en longa linio [5]; ŝi diris; estu do viro! kaj ŝi frapis lin sur la ŝultro (instige, konsole) [6]; la adjutanto levis la ŝultrojn (nekomprene, nescie, indiferente), vi estas stranga, malgraŭ via saĝo [7]! (figure) okazis granda skandalo kaj riproĉado pri tio, sed mi nur forskuis de miaj ŝultroj la respondecon [8]; lia ŝarĝo estu deprenita de sur liaj ŝultroj [9]; (figure) li prenis sur siajn ŝultrojn (sur sin) nian tutan aferon [10]; li sidas en ŝuldoj ĝis super la ŝultroj PrV .
2.
Simila parto de objekto: ŝultro de monto, de botelo.
afrikanse:
skouer
albane:
shpatull
amhare:
ትከሻ
angle:
shoulder
arabe:
الكتف
armene:
բոթել
azerbajĝane:
çiyin
beloruse:
плячо
bengale:
কাঁধ
birme:
ပခုံး
bosne:
ramena
bulgare:
рамо
ĉeĥe:
rameno
ĉine:
肩头 [jiāntóu], 肩頭 [jiāntóu], 肩 [jiān], 肩膀 [jiānbǎng], 膊 [bó], 肩胛 [jiānjiǎ], 肩部 [jiānbù]
dane:
skulder
estone:
õlg
eŭske:
sorbaldaren
filipine:
balikat
france:
épaule
galege:
ombreiro
germane:
Schulter
greke:
ώμος
guĝarate:
ખભા
haitie:
zepòl
haŭse:
kafada
hinde:
कंधे
hispane:
hombro
hungare:
váll
ide:
shultro
igbe:
ubu
indonezie:
bahu, pundak
inuktitute:
ᑐᐃ
irlande:
ghualainn
islande:
öxl
itale:
spalla
japane:
[かた]
jave:
pundhak
jide:
אַקסל
jorube:
ejika
kanare:
ಭುಜದ
kartvele:
მხრის
katalune:
muscle
kazaĥe:
иық
kimre:
ysgwydd
kirgize:
ийин
kmere:
ស្មា
koree:
어깨
korsike:
spalla
kose:
igxalaba
kroate:
rame
kurde:
mil
latine:
umero
latve:
plecu
laŭe:
ບ່າ
litove:
petys
makedone:
рамо
malagase:
soroka
malaje:
bahu
malajalame:
തോളിൽ
malte:
ispalla
maorie:
pokohiwi
marate:
खांदा
monge:
xub pwg
mongole:
мөрөн
nederlande:
schouder
nepale:
काँध
njanĝe:
phewa
okcidentfrise:
skouder
panĝabe:
ਮੋਢੇ
paŝtue:
اوږه
pole:
bark
portugale:
ombro
ruande:
igitugu
ruse:
плечо
samoe:
tauʻau
sinde:
ڪلهي
sinhale:
උරහිස්
skotgaele:
ghualainn
slovene:
ramo
somale:
garabka
ŝone:
bipito
sote:
ka mahetla
sunde:
taktak
svahile:
bega
svede:
skuldra, axel
taĝike:
китфи
taje:
ไหล่
tamile:
தோள்பட்டை
tatare:
җилкә
telugue:
భుజం
turke:
omuz
ukraine:
плече
urdue:
کندھے
uzbeke:
elka
vjetname:
vai
zulue:
ehlombe

ŝultrumi, ŝultrolevi, ŝultrotiri

(ntr)
Altigi la ŝultrojn signante nescion, nezorgon, indiferentecon: „mi bezonas tiujn kvincentmil ... ne estis mia mono ... estis fremda mono ...“, – la direktoro ŝultrumis: „mi bedaŭras!“ [11] rilate la politikistojn — li ŝultrolevis, ridetante — […] oni bone kontrolos [12]; Dieter protestis, ke tio povos difekti lian zorge faritan laboron, sed Winkelheim insistis, do li ŝultrotiris kaj cedis [13]. VD:prifajfi1.a
11. J. Heltai, trad. P. C.: Historio el Monako, Norda Prismo 1957:5, p. 248-250a
12. J. Francis: Misio sen Alveno, tk-stafeto, 1982
13. A. Kvinke: Salonvakeroj, Monato, jaro 2000a, numero 5a, p. 20a
angle:
shrug one's shoulders
beloruse:
паціскаць плячыма, сьцепануць плячом
ĉine:
耸肩 [sǒngjiān], 聳肩 [sǒngjiān]
france:
hausser les épaules
germane:
die Schultern zucken, die Achseln zucken
indonezie:
mengangkat bahu
itale:
far spallucce
japane:
肩をすくめる [かたをすくめる]
katalune:
arronsar les espatlles
pole:
wzruszać ramionami {pl}

surŝultrigi

(tr)
1.
Meti sur la ŝultron: nun ili ne havis alian elekton krom […] surŝultrigi siajn malplenajn sakojn kaj pakaĵojn, kaj trene paŝi antaŭen [14].
2.
(figure) Surpreni kiel faronto, kiel respondeculo: mi estis, laŭnature, sengaja knabo, facile kaptebla de absurdaj angoroj; mi volas insisti nun pri ĉi detalo, por ne surŝultrigi al via patrino iun ajn respondecon [15].
14. J. R. R. Tolkien, trad. C. Gledhill: La Hobito, 2005
15. I. Silone, trad. D. Mistretta: La sekreto de Luka, [vidita en 2018]
beloruse:
1. узваліць (на плечы), узяць на плечы 2. узваліць на сябе (напр. адказнасьць), узяцца
ĉine:
搭肩 [dājiān]
france:
1. prendre sur l'épaule 2. prendre sur ses épaules
germane:
schultern
indonezie:
membahu, julang, panggul (2), menjulang, memanggul, menggandar, memikul
japane:
かつぐ, になう
pole:
założyć na ramię
ukraine:
класти/брати на плечі

ŝultron ĉe ŝultro

(frazaĵo)
Kunlabore, per komuna fortostreĉo: ŝultron ĉe ŝultro kun la muzikistoj konstruis […] Lojza [16]. VD:brakenbrake
16. S. Bubenič: Sub Cirkotendo, 1969
beloruse:
плячом да пляча
ĉine:
挨肩擦背 [āijiāncābèi]
france:
en bonne entente
germane:
Schulter an Schulter
hispane:
hombro a hombro
hungare:
vállvetve
indonezie:
bahu-membahu
pole:
ramię w ramię
ruse:
плечом к плечу

administraj notoj