*lip/o UV

*lipo

1.
ANA Movebla rando de la buŝo, kiu kovras la dentojn: konfuzita, li nur mordis la lipojn kaj silentis [1]; la bluiĝintaj lipoj de la virino estis forte kunpremitaj, […ŝi] kutimis retenadi malantaŭ la interfermitaj dentoj ĝemojn kaj kriojn Marta ; [jen aperas] sur ilia supra lipo la unua liphara lanugo Marta ; li kise alpremis siajn lipojn al la floro [2]; ŝiaj lipoj tremante moviĝis [3]; ŝia malsupra lipo pendis ĝis la brusto [4]; leprulo […] ĝis la lipoj devas esti ĉirkaŭkovrita [5]; li fiksis la lipojn sur la spongon kaj avide suĉis la likvon [6]; de la manoj ĝis lipoj la sup' elverŝiĝis PrV ; inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi PrV ; Karen genustariĝis antaŭ la altaro kaj almetis al la lipoj la oran kalikon [7]; (figure) dolĉe ŝmiri al iu la lipojn (flati) PrV ; plenblovi la lipojn (vd dika lipo) PrV .
2.
(figure) Sama parto de la homa kapo, konsiderata kiel servanta por paroli: li ĉiam havas tiun vorton sur la lipoj; kiu retenas siajn lipojn, tiu estas saĝa [8]; plaĉas lipoj veramaj [9]; puran scion eldiros miaj lipoj [10]; Ijob ne pekis per siaj lipoj (ne plendis) [11]; li mutigas la lipojn de fidinduloj [12]; ĝojas miaj lipoj, kiam mi kantas al Vi [13]; nur ŝiaj lipoj moviĝadis, sed ŝian voĉon oni ne aŭdis [14]; veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj [15]; la lipoj de piulo gvidas multajn [16]; la unua vorto, kiu eliros el viaj lipoj, frapos kiel mortiga ponardo la koron de viaj fratoj [17]; kio tra l' dentoj travenis, tion la lipoj ne retenos PrV ; eĉ unu vorteto ne transpaŝos niajn lipojn [18]; meti la fingrojn sur la lipojn (silentigi) [19]; ŝercemaj lipoj IK . SIN:buŝo3, lango2
angle:
lip
beloruse:
губа
bulgare:
устна
ĉeĥe:
pysk, ret
ĉine:
嘴唇 [zuǐchún], 唇 [chún], 脣 [chún]
france:
lèvre
germane:
Lippe ŝercemaj ~oj: kesse Lippe.
greke:
χείλι
hebree:
שפה (אחת השפתיים)
hispane:
labio
hungare:
ajak
indonezie:
1. bibir, labium 2. mulut
itale:
labbro
japane:
[くちびる], 口 [く], 唇弁 [くちびるべん]
nederlande:
lip
pole:
warga
portugale:
lábio
rumane:
buză
ruse:
губа
slovake:
pysk
svede:
läpp
tibete:
མཆུ་ཏོ་
ukraine:
губа, губа

lipa

Rilata al lipo(j): FON labialoj estas lipaj sonoj (vd lipsono) [20]; FON lipa artikulacio; (figure) lipa kulto (formala, ne elkora); sinkronigi lipajn movojn al parolado [21].
beloruse:
губны
france:
labial
germane:
labial
indonezie:
labial
japane:
唇の [くちびるの]
pole:
wargowy
portugale:
labial
rumane:
labial
ruse:
губной
ukraine:
губний, лабіальний

lipsono

FON Parolsono en kies artikulacio partoprenas unu aŭ ambaŭ lipoj.
SUB:lipa konsonanto, lipa vokalo
beloruse:
губны гук
germane:
Labial, Labiallaut
indonezie:
huruf bibir, huruf labial
japane:
唇音 [しんおん]
pole:
spółgłoska wargowa
rumane:
consoană labială
ruse:
губной звук
ukraine:
губний приголосний

lipa konsonanto

angle:
labial
beloruse:
губны зычны
ĉine:
唇音 [chúnyīn]
france:
labiale
germane:
Labial, Labiallaut, Lippenlaut
hispane:
labial
hungare:
ajakhang, labiális
indonezie:
konsonan bibir, konsonan labial
katalune:
labial
nederlande:
labiaal, lipletter
pole:
spółgłoska wargowa
portugale:
labial (fon.), consoante labial (fon.)
rumane:
consoană labială
ruse:
губной согласный
ukraine:
губний приголосний

lip-lipa konsonanto

FON Konsonanto artikulaciata per alproksimigo de la du lipoj: Esperanto havas 3 lip-lipajn konsonantojn: /p/, /b/, /m/.
SUP:lipsono
angle:
bilabial
beloruse:
губна-губны зычны
ĉine:
双唇音 [shuāngchúnyīn], 雙唇音 [shuāngchúnyīn]
germane:
Bilabial, bilabialer Konsonant
indonezie:
konsonan dwibibir, konsonan bilabial
pole:
spółgłoska dwuwargowa
rumane:
consoană bilabială
ruse:
губно-губной согласный

lip-denta konsonanto

FON Konsonanto artikulaciata per alproksimigo de la malsupra lipo al supraj dentoj: Esperanto havas 2 lip-dentajn konsonantojn: /f/ kaj /v/.
SUP:lipsono
angle:
labiodental
beloruse:
губна-зубны зычны
ĉine:
唇齒音 [chúnchǐyīn], 唇齿音 [chúnchǐyīn]
germane:
Labiodental, labiodentaler Konsonant
indonezie:
konsonan gigi-bibir, konsonan labiodental
pole:
spółgłoska wargowo-zębowa
rumane:
consoană labiodentală
ruse:
губно-зубной согласный

lipa vokalo

FON Vokalo artikulaciata per antaŭenŝovo kaj rondigo de la lipoj: Esperanto havas 2 lipajn vokalojn: /o/ kaj /u/.
SUP:lipsono
angle:
labialized vowel, rounded vowel
beloruse:
губны галосны
germane:
gerundeter Vokal, labialisierter Vokal
indonezie:
vokal bibir, vokal labial
pole:
samogłoska wargowa
rumane:
vocal labial
ruse:
губной гласный

leporlipo

MED Vertikala fendo en la supra lipo pro plej ofte denaska manko en vizaĝa ĉelaro: grandkapa, leporlipa junulo [22].
22. A. Ĉeĥov, trad. A. Korĵenkov: Sveda alumeto, 2004-2010
beloruse:
трыгубіца, заечая губа
bulgare:
заешка устна
ĉeĥe:
zaječí pysk
ĉine:
缺嘴 [quēzuǐ]
france:
bec-de-lièvre, fente labiale
germane:
Hasenscharte
indonezie:
celah bibir, sumbing
japane:
みつ口 [みつこう], 兎唇 [いぐち]
pole:
zajęcza warga, rozszczep wargi i podniebienia
rumane:
despicături labiale și palatine
slovake:
zajačia pera
ukraine:
заяча губа

dika lipo

(figure)
1.
Fanfarono: se lipo dikiĝas, ventro maldikiĝas PrV .
2.
=paŭto
Rim.: Kaj kontraŭe, oni povas ankaŭ rezignacie montri malkontenton, humiliĝon per kunpremitaj lipoj: Mefres kunpremis siajn maldikajn lipojn [23].
angle:
pout
beloruse:
надзьмуцца, губы надзьмуць, губы закапыліць, грыбы надзьмуць
ĉine:
撅嘴 [juēzuǐ], 噘 [juē], 呶 [nǔ]
france:
faire la moue, bouder
germane:
schmollen, einen Schmollmund machen 1. dicke Lippe (Angeberei) 2. Schmollmund, Schnute
hungare:
ajkát biggyeszti, duzzog
indonezie:
cebikan, cibiran bibir
itale:
fare il broncio
nederlande:
pruilen
pole:
wydęta warga, grymas niezadowolenia
rumane:
buzele mărunțite
ruse:
дуться, дуть губы

administraj notoj

~sono: Mankas dua fontindiko.
~sono: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a konsonanto: Mankas dua fontindiko.
~a konsonanto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~-~a konsonanto: Mankas dua fontindiko.
~-~a konsonanto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~-denta konsonanto: Mankas dua fontindiko.
~-denta konsonanto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a vokalo: Mankas dua fontindiko.
~a vokalo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.