*rang/o UV

*rango

1.
Grado, ĉe kiu staras iu persono en difinita hierarkio: la diversaj rangoj de la eklezia, militista, administra oficistaro; la rango de konsilisto de la unua klaso [1]; ĉasisto, […] kiu atingis altan honoron kaj rangon, sed nur post longaj kaj multaj malagrablaĵoj [2]; la tria frato, […] antaŭe estis ĉarpentista lernanto, […] sed per la akademio li leviĝis ĝis la rango de arĥitekturisto [3]; la suboficistoj […] estas kalkulataj en tiu sama rango, kiel la maatoj, t. e. […] inter ŝipsoldatoj kaj ŝipoficiroj [4]; mi havigos al vi belan fianĉinon el pli nobla rango [5]; la singarda juna brameno […] prudente ludis sian rolon kaj ŝtupo post ŝtupo atingis la rangon de unua ministro [6]; sur lia brusto pendis longa, ora ĉeno, indikanta lian princan rangon [7]; dorlotita junulo, kiu pro sango kaj rango povus facile okupi skribotablon anstataŭ fremdan kaj malamikan landon [8]; rangeto rangon respektu, modestan lokon elektu PrV .
a)
MIL[9] oni ne konfuzu militistan rangon kun la ofico; li aliĝis al la pola armeo, kie li honore distingiĝis kaj ricevis rangon de kolonelo [10]; [li] atingis rangon de generalo [11]; li interesiĝas precipe pri miaj rangsignoj sur miaj ŝultroj [12]; la soldatoj, partoprenantaj en la ekspedicio, ricevos oficiran rangon, la oficiroj ricevos avancon je du gradoj [13]; lia frato ricevis la oficiran rangon en gvardia regimento [14].
b)
REL pastra, episkopa rango; pastroj de ĉiuj rangoj [15]; [mi] ne posedas la rangon de ĉefpastro [16]; sacerdota rango [17].
c)
SPO ĉiu emblemo entenas 13 ludkartojn diversrangajn.
VD:statuso, titolo1
2.
Grado de graveco de iu aŭ io: regionaj dialektoj estis konscie flegataj kaj altigataj al rango de naciaj kaj kulturaj lingvoj [18]; en 1846 la kirko estis promociita al la rango de katedralo [19]; artisto de unua rango [20]; juĝata laŭ alta literatura kriterio, ĝi ne [apartenas] en la rangojn de klasika mondliteraturo [21]; oni ja alkondukis la pretigadon de venenoj preskaŭ al la rango de bonorda scienco [22]; en mia lando, sinmortigo okupas la kvinan rangon inter la kaŭzoj de mortoj [23]; tiaj agadoj havas unuan rangon [24]; brunaj nanoj […] okupas apartan rangon inter planedoj kaj steloj [25]; kaŭĉuko fariĝis nun unuaranga materio, kiel ŝtalo aŭ karbo. VD:pozicio3, prioritato2
3.
MAT
a)
(de `n` vektoroj de vektora spaco) Dimensio de la vektora subspaco, kiun ili naskas.
b)
MatVort (de (n,p)-matrico `A` super korpo `bb K`) Dimensio de la vektora subspaco de `bb K`, kiun naskas ĝiaj vertikaloj; simb. `"rang" A`.
c)
(de homomorfio inter vektoraj spacoj) Dimensio de ĝia bildaro: la rango de endomorfio de finidimensia spaco egalas al la diferenco inter la dimensio de la spaco kaj la dimensio de la kerno de la endomorfio.
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
4. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
5. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Tria Parto
6. Internacia krestomatio, La Miraklo De Purun Bhagat
7. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XXII
8. Monato, Paul Gubbins: Sango kaj rango, 2007
9. Kazimierz Bein: Vortaro de Esperanto, oficiro
10. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro X.
11. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro XI.
12. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dua Ĉapitro
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVI
14. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, I
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IV
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro I
17. Monato, Pastro Duilio Magnani: Fondi eklezion?
18. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
19. Monato, La denaska ĥarkovano Dmitrij Cibulevskij: Katedralo renaskiĝanta, 2004
20. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Tria Parto
21. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Antaŭvorto
22. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
23. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
24. Edmond Privat: Federala Sperto, Tria Parto: Ligo De Nacioj
25. Monato, Oliver Kim: Unua fotografaĵo de ekstersunsistema planedo, 2006
angle:
rank
beloruse:
ранг, званьне, чын, ступень, вартасьць
bulgare:
1.a звание 2. класира
ĉeĥe:
hodnost, služební třída, stupeň, zařazení
ĉine:
品位 [pǐnwèi], 排名 [páimíng], 头衔 [tóuxián], 頭銜 [tóuxián], 級別 [jíbié], 级别 [jíbié], 军衔 [jūnxián], 軍銜 [jūnxián], 名次 [míngcì], 名衔 [míngxián], 名銜 [míngxián], 品第 [pǐndì], 学衔 [xuéxián], 學銜 [xuéxián], 段数 [duànshù], 段數 [duànshù], 等第 [děngdì], 等級 [děngjí], 等级 [děngjí], 职级 [zhíjí], 職級 [zhíjí]
france:
1. rang (hiérarchique), condition (sociale), degré (hiérarchique), dignité (grade), échelon (hiérarchique) , grade (mil.), place (hiérarchique), position (hiérarchique) 2. rang (importance), classe (importance), importance, ordre (importance) unua~a: de premier rang, de première importance, de premier ordre. 3. rang (math.)
germane:
Rang
hispane:
1. rango (jerarquía), condición (social), grado (jerárquico), posición, puesto (jerárquico) 2. grado (importancia), clase (importancia), nivel, orden (importancia) unua~a: de primera clase, de primer orden. 3. rango (math.), dimensión (math.)
hungare:
rang, rend (rang)
japane:
[い], 身分 [みぶん], 等級 [とうきゅう], 序列 [じょれつ], 階級 [かいきゅう], 地位 [ちい], 順位 [じゅんい], 重要度 [じゅうようど]
nederlande:
rang
pole:
1.a ranga, szarża 1.b godność 1.c wartość 2. ranga 3.b rząd (macierzy) 3.c rząd (homomorfizmu)
portugale:
grau, dignidade, classe, graduação, posto, camada
ruse:
1.a звание 1.b сан 1.c  достоинство 1. ранг, разряд, звание 2. сорт, класс 3. ранг
slovake:
hodnosť, šarža
ukraine:
ранґ, чин, ступінь

rangi

(ntr)
Okupi iun rangon: li rangas kiel ambasadoro; subhejtisto […] tute ne samrangas kun rudristo, li eĉ ne havas la rangon de ferdeklaboristo [26]; Aleksandr Puŝkin rangas inter la ĉefaj klasikaj verkistoj de la rusa literaturo [27]; balotoj por la Eŭropa Parlamento kaj la EU-konstitucio rangas tute supre sur la tagordo [28].
beloruse:
мець званьне, мець ранг, выконваць функцыі (пэўнага рангу)
ĉeĥe:
mít hodnost, zastávat funkci
ĉine:
排行 [páiháng]
france:
avoir le rang de
germane:
rangieren
hispane:
tener el rango de
hungare:
rangja van
japane:
~の位にある [のくらいにある]
pole:
mieć rangę, być w randze, być w stopniu
ruse:
иметь звание, иметь ранг
slovake:
mať hodnosť
ukraine:
бути в ранґу, займати посаду, мати чин

rangulo

PIV1
Iu, havanta malsuperulojn en hierarkio, precipe militista: la ceteraj [membroj de la societo] estis funkciuloj de la cara registaro, efektivaj sekretaj konsilistoj kaj aliaj ranguloj [29]; MIL la rangulo taskita pri la pridemandadoj diris al ni ke ni ne alkonduku ilin [al la malliberejo:] „Mortigu ilin“, diris li [30]. VD:oficiro
Rim.: Vidu la rimarkon sub senrangulo.
29. E. Drezen: En batalo por SEU, LOdE 1992:5-6
30. trad. V. Lutermano: Le Monde Diplomatique, 2005-08
beloruse:
службовец, ураднік, чыноўнік
ĉeĥe:
hodnostář
france:
gradé (subst.)
germane:
Rangträger
hispane:
suboficial (subst.)
japane:
士官 [しかん], 上級者 [じょうきゅうしゃ], 役付 [やくづけ]
pole:
dygnitarz, dostojnik
slovake:
hodnostár
ukraine:
посадовець, чиновник

antaŭrangi

(x)
Havi pli altan rangon; havi pli fortan rajton, prioritati: en la koro de la marksisma nocio de klasbatalo antaŭrangas la ideo ke la „paca“ socia vivo montras la venkon provizoran de la dominanta klaso [31].
31. S. Žižek, trad. -: Por eliri el la naso, le Monde diplomatique, 2010-11
beloruse:
мець вышэйшы ранг, мець прыярытэт, пераважаць
france:
avoir préséance sur, surpasser (en rang)
germane:
höherrangig sein, vorgesetzt sein
hispane:
tener precedencia sobre, subir (de rango)
pole:
być wyższym w randze

altranga

Havanta en hierarkio aŭ en socio gravan, influan aŭ prestiĝan funkcion: altranga ekleziulo [32]; ŝi havigis al unu honesta homo saluton de ia altranga nulo [33].
beloruse:
высокапастаўлены
ĉeĥe:
vysokého postavení
ĉine:
高位 [gāowèi], 傑出 [jiéchū], 杰出 [jiéchū]
france:
haut (haut placé), haut placé, éminent
germane:
hochrangig
hispane:
de alto rango, de alto linaje
hungare:
magas rangú
japane:
身分の高い [みぶんのたかい], 高位の [たかいの]
pole:
wysoko postawiony
ruse:
высокопоставленный
slovake:
vysokopostavený
ukraine:
високопоставлений

altrangulo

Homo kun grava posteno, funkcio aŭ rolo: estas pensige vidi, kiel altranguloj miskomprenas sin reciproke [34]. VD:elito
beloruse:
высокапастаўлены (наз.), службовец высокай пасады
ĉeĥe:
hodnostář, vysoce postavený člověk
france:
huile (pers. importante), notable (pers.)
germane:
Hochrangiger, hohes Tier
hispane:
eminencia (pers. importante), personalidad (pers. importante)
hungare:
magas rangú ember
japane:
高官 [こうかん], 高位者 [たかいしゃ]
pole:
dostojnik, dygnitarz, szycha (nieformalnie)
ruse:
высокопоставленный человек, важное лицо, важная шишка
slovake:
hodnostár
ukraine:
високо посадовець

duaranga

Malpli grava, kvazaŭ estanta post unua rango de pli gravaj: tio estas duaranga demando [35].
35. S. Engholm: Al Torento, 1930
beloruse:
другарадны, пабочны
ĉeĥe:
druhořadý, druhé třídy, podřadný, sekundární
ĉine:
次要 [cìyào], 次級 [cìjí], 次级 [cìjí], 第二位 [dìèrwèi]
france:
secondaire (peu important)
germane:
zweitrangig
hispane:
secundario (poca importancia)
japane:
二級の [ふたきゅうの]
pole:
drugorzędny
slovake:
druhoradý, podradný

laŭrange

Laŭ ordo donanta al pli altranga unuan lokon, al malpli altranga sekvan lokon: la plejmulto jam sidadis, laŭrange, sur feltotapiŝoj [36].
36. E. de Zilah: La Princo ĉe la Hunoj, 2011
beloruse:
паводле рангу, паводле званьня
ĉine:
依次 [yīcì]
france:
par ordre de préséance
germane:
ranggemäß
hispane:
por orden de preeminencia
pole:
w kolejności

plirangigi

(tr)
Doni pli altan rangon, pli gravan oficon, promocii: la firmao […] min „rangaltigas‟ per la tasko de vojaĝagento [37].
beloruse:
прасоўваць (на службе, у гіерархіі), падвышаць (у званьні, рангу), прысвойваць (вышэйшае званьне)
ĉine:
升迁 [shēngqiān], 升遷 [shēngqiān], 提拔 [tíbá], 龍飛 [lóngfēi], 龙飞 [lóngfēi]
france:
élever (en dignité), promouvoir (à un poste)
germane:
befördern
hispane:
promocionar (de puesto)
hungare:
előléptet
japane:
昇進させる [しょうしんさせる]
pole:
awansować, podnosić rangę
ruse:
повысить в звании, поднять в звании, продвинуть в должности

plirangigo, rangaltigo

Dono de pli alta rango aŭ ofico; promocio: mi ĉeestis ĉiujn ceremoniojn de oficiala plirangigo [38].
38. Á. Uribe Vélez, trad. L. Guillermo Restrepo Rivas: La Celo Atingeblas, 2013
beloruse:
прасоўваньне (на службе, у гіерархіі), падвышэньне (у званьні, рангу), прысваеньне (вышэйшага званьня)
ĉine:
升迁 [shēngqiān], 升遷 [shēngqiān]
france:
nomination, promotion
germane:
Beförderung
hispane:
nominación, promoción
pole:
awans, promocja

plirangiĝi, rangaltiĝi

(ntr)
Ricevi pli altan rangon aŭ oficon promociiĝi: la lernantoj sentas sukceson, kiam ili rangaltiĝas [39]; li plirangiĝis regule, kaj 36-jara li fariĝis generalo [40].
39. -: Taekvondo fariĝis olimpika sporto, Ĉina Radio Internacia, 2008-07-02
40. Vikipedio, Alfredo Stroessner, 2013-03-09
beloruse:
прасоўвацца (на службе, у гіерархіі)
ĉine:
升官 [shēngguān], 升职 [shēngzhí], 升職 [shēngzhí], 晉升 [jìnshēng], 晋升 [jìnshēng], 晉級 [jìnjí], 晋级 [jìnjí]
france:
être promu, monter en grade
germane:
befördert werden
hispane:
promocionarse
japane:
昇進する [しょうしんする], 昇格する [しょうかくする], 昇級する [しょうきゅうする]
pole:
awansować

samranga, egalranga

Kun sama funkcio, potenco aŭ graveco en socio aŭ societo: estas multaj prononcaj variaĵoj de la angla kiuj inter si estas egalrangaj [41].
41. A. Oberndorfer: Lerni la sonojn de fremda lingvo, Esperanta Retradio, 2013-04-07
beloruse:
аднарангавы, аднапарадкавы, аднаго званьня
ĉeĥe:
stejné hodnosti, stejného postavení
ĉine:
不相上下 [bùxiāngshàngxià], 同等 [tóngděng]
france:
égal (adj., de même rang), pair (adj., de même rang)
germane:
gleichrangig
hungare:
egyenlő rangú
japane:
同じ身分の [おなじみぶんの], 同格の [どうかくの], 同位の [どういの]
pole:
tej samej rangi, w tej samej randze
ruse:
равный по званию
slovake:
rovnakej hodnosti
ukraine:
рівний за ранґом

samrangulo

Homo egala al alia rilate oficon, gravecon, aŭtoritaton: ŝia filino […] edziniĝos venontan Decembron kun iu, mi ne scias kun kiu, samrangulo [42]; li scipovis kiel konduti antaŭ princoj, ili rigardus lin samrangulo [43]; la kroata ministrino pri eksterlandaj aferoj […] sendis leteron al sia slovena samrangulo [44]. VD:kolego2
beloruse:
аднарангавы (наз.), аднапарадкавы (наз.), роўны ў званьні
ĉeĥe:
čl. se stejnou hodností
france:
égal (subst., pers. de même rang) , pair (subst., pers. de même rang)
germane:
Gleichrangiger
hungare:
egyenlő rangú ember
japane:
同じ身分の人 [おなじみぶんのじん], 同格者 [どうかくしゃ], 同位者 [どういしゃ]
pole:
ktoś tej samej rangi, ktoś w tej samej randze
ruse:
равный по званию (сущ.), ровня
slovake:
seberovný, človek rovnakej hodnosti
ukraine:
особа того ж ранґу, рівний за ранґом

senrangulo

PIV1
Iu, havanta la plej bazan rangon en hierarkio, precipe militista: MIL oni ne povas degradi lin, ĉar li estas senrangulo [45].
Rim.: De logika vidpunkto ĉiu ŝtupo de la hierarkio devus esti konsiderata kiel rango, sed en iuj okazoj oni kutimas diri, ke la plej malaltaj ŝtupoj „ne estas rangoj “. Ekz-e, simpla soldato estas senrangulo, same kiel unuaklasa soldato, kiu tamen ricevis distingon lin apartigantan de la stato de simpla soldato. La vortoj rangulo kaj senrangulo baziĝas sur tiaj kutimoj.
45. J. Rejtő, trad. L. Balázs: La nevidebla legio, http://verkoj.fw.hu/06.htm
beloruse:
радавы, жаўнер
ĉeĥe:
prostý voják, vojín
france:
homme du rang, sans-grade
germane:
Rangloser
japane:
兵卒 [へいそつ], 最下級者 [さいかきゅうしゃ], 平 [だいら]
pole:
szeregowiec
slovake:
jednoduchý úradník
ukraine:
рядовий (солдат), рядовий працівник

administraj notoj