*sving/i UV
*svingi
(tr)
- 1.
-
Movi2
ion akcele-malakcele tien reen ĉirkaŭ fiksa punkto:
svingu la rikoltilon, ĉar la rikoltaĵo estas matura
[1];
ĉiu preteriranto […] svingos la manon
[2];
la floroj dancis tre ĉarme […] svingante sin tien kaj reen
[3];
birdeto […] eksvingis la flugilojn kaj flugis antaŭ [ili]
[4];
[li] svingis sian ruĝan ĉapeton, […] por montri al li, ke
li deziras al li […] feliĉan vojaĝon
[5];
David […] svingadis sian ŝtonĵetilon
[6];
blanke vestitaj knaboj svingas orajn incensilojn
[7];
[li] sovaĝe svingadis sian taktobastonon
[8];
Georgo tenis en la mano sian poŝan tranĉilon kaj svingis ĝin senintence kontraŭ
Mortenon
[9];
hundo […] svingas la voston kaj atendas
[10];
la grandega papilio […] svingis siajn flugilojn
[11];
belaj estas viaj paŝoj […], ho filino de princo, la svingado de viaj
femuroj […]
[12];
Anna Andrejevna […] svingas per la naztuko
[13];
svingante la penikojn de sia eleganta velura negliĝa vesto
PatrojFiloj
;
la svingo de ŝia mano estis tro forta kaj la birdoj
forflugis
PatrojFiloj
.
balanci,
kirli,
vibrigi - 2.
-
Forte streĉi la muskolojn kaj subite
ĵeti ion antaŭen:
svingi martelon;
kvazaŭ vergo svingus tiun, kiu ĝin levas
[14]!
eksvingiĝos lia mano kun la hakilo por haki la arbon
[15];
la rabeno subite elŝiris el ŝia mano la arĝentan lavopelvon kaj forte svinginte
ĵetis ĝin en Rejnon
RBa
;
li ekkriis, svingis la piedojn kaj eksaltis sur la sofo
PatrojFiloj
;
pasante preter la juna belulo ŝi por unu momento eksvingis alten la vualon
MkM
;
kiu tro forte la manon svingas, nenion atingas
PrV
.
puŝi - 3.
- (figure) Ekmovi, ekimpulsi, instigi: lango nenion atingas, se ĝin saĝo ne svingas PrV ; puno pekon svingas, favorkoreco ĝin estingas PrV .
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Joel 3:13
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Cefanja 2:15
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
4. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Haĉjo kaj Grenjo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 4a
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 24a
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta kanto 7:1
13. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 3a, sceno 1a
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 10:15
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 19:5

- angle:
- wave, swing, sway, wag, waggle, undulate
- beloruse:
- махаць, размахваць, гайдаць, хістаць
- ĉeĥe:
- mávat, mrštit, švihnout
- ĉine:
- 挥动 [huīdòng], 揮動 [huīdòng], 挥舞 [huīwǔ], 揮舞 [huīwǔ]
- france:
- agiter, balancer, brandir
- germane:
- 1. schwingen, schwenken 2. schwingen (ausholen), ausholen
- hungare:
- 1. ráz, lenget, lóbál 2. lendít, lenget 3. mozgat, ösztönöz
- itale:
- 1. agitare, dimenare, brandire, battere (di ali) 2. lanciare, scoccare 3. scuotere
- japane:
- 振る [ぶる], 振り動かす [ふりうごかす], ぶらぶらさせる, 振り回す [ふりまわす], 振り上げる [ふりあげる], 勢いづける [いきおいづける]
- nederlande:
- 1. zwaaien 2. slingeren
- pole:
- machać, powiewać, kiwać, wziąć zamach czymś
- ruse:
- 1. махать, взмахнуть, размахивать 2. взмахнуть 3. ворочать
- slovake:
- mávať, zamávať, švihať
- ukraine:
- махати, розмахувати, гойдати, дриґати (ногами), виляти, теліпати (хвостом)
svingo
- 1.
- Ago svingi: per unu eksvingo ŝi transflugis sur la transan bordon [16]; per unu svingo de via glavo vi finis la militon [17]; [li] flankenmetis per mansvingo la demandon [18]; la svingosono de la flugiloj superis la bruon de la aŭtoŝoseo [19]; la batanto do devas komenci sian antaŭen-svingon antaŭ ol la pilko komencas montri multan horizontalan moviĝon [20].
- 2.
Stilvario de ĵazo kaj dancstilo laŭ
tia muziko estiĝinta en Usono je la 1920aj jaroj:
okcidenta svingo estas ĵaz-subspeco, en kiu intermiksiĝis
ritmoj de tradiciaj svingo, bluso, diksilando kaj eĉ polko-danco
[21].
rokenrolo
16.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de unu patrino
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro II
18. Monato, Espero, 2003
19. Roland Rotsaert: Verda nature, science, socie, Monato, 2000/08, p. 8
20. Monato, Vus-Tit Zik: Iom da historio kaj iom da fiziko, 2009
21. Monato, AMik: Svingante la ŝtatan flagon, 2012

- 1. swing (motion) 2. swing (music)
- beloruse:
- 1. мах, узмах, маханне 2. сьвінг
- ĉine:
- 1. 轉動角度 [zhuàndòngjiǎodù], 转动角度 [zhuàndòngjiǎodù], 波 [bō] 2. 搖擺樂 [yáobǎiyuè], 摇摆乐 [yáobǎiyuè]
- france:
- 2. swing
- germane:
- 1. Schwung 2. Swing
- japane:
- 一振り [ひとふり]
- pole:
- 1. zamach, kiwanie 2. swing (muz.)
- ruse:
- 1. мах, махание, взмах 2. свинг
- ukraine:
- змах, помах, свінґ (стиль джазової музики), свінґ
svingiĝi, sin svingi
(ntr)
-
Doni al sia korpo svingan movon:
junuloj kaj knabinoj svingiĝas en danco
[22];
li svingis sin en la selon
[23];
estis amuzante vidi la malgrandajn demonetojn kiuj, vestitaj en fantaziaj
multkoloraj vestaĵoj […] svingis sin unu kun la alia en
nesuperebla ĉarmo
[24];
la glitkurantoj svingiĝadis sur la […] lagoj
[25];
[la insekto] per oblikva svingiĝo saltis rekte
sur la bruston al la reĝidino
[26].
impeti,
rotacii,
turniĝi
22.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, historio el la dunoj
23. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Fantaziujo en Danĝero
24. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, En Peterburgo
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, historio de la jaro
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, konkurso de saltado

- to wave, swing, flutter, oscillate, undulate, wag, waggle
- beloruse:
- гойдацца, боўтацца, вагацца
- ĉine:
- 搖擺 [yáobǎi], 摇摆 [yáobǎi], 摆动 [bǎidòng], 擺動 [bǎidòng], 东倒西歪 [dōngdǎoxīwāi], 東倒西歪 [dōngdǎoxīwāi]
- france:
- s'agiter, se balancer, s'élancer, gigoter
- itale:
- dimenarsi, guizzare, agitarsi (dimenarsi)
- japane:
- 振れる [ふれる], 揺れる [ゆれる], ぶらぶらする
- nederlande:
- slingeren, zwaaien, zwiepen, zwieren
- pole:
- zamachnąć się, kołysać się, zapędzić się
- ruse:
- качаться, болтаться
- ukraine:
- гойдатися, теліпатися
svingilo
Ĉia penda parto de ilo aŭ maŝino, fiksita je
unu ekstremo kaj povanta svingiĝi:
Rim.:
Laŭ BL: (en la senco de balancilo, pendolo) prefere diru
balancilo, pendolo.
- angle:
- 1.a clapper 1.b pendulum 1.c swipple
- beloruse:
- махавік, вагальнік, сэрца (звона)
- ĉeĥe:
- biják cepu, cepovka, kyvadlo, páka pumpy, srdce zvonu
- france:
- balancier, battant, marteau (de cloche)
- germane:
- 1.a Schwengel 1.b Pendel 1.c Klöppel
- hungare:
- 1.a harangnyelv 1.b inga 1.c cséphadaró
- itale:
- battente 1.a batacchio 1.b pendolo (di orologio) 1.c vetta (agr. mecc.)
- japane:
- 舌 [した], 振り子 [ふりこ], ブランコ, 柄 [から]
- nederlande:
- 1.a klepel 1.b slinger
- pole:
- dźwignia (pompy) 1.a serce (dzwonu) 1.b wahadło (zegara) 1.c bijak (cepa)
- ruse:
- 1.a язык колокола 1.b маятник
- slovake:
- kyvadlo, páka pumpy, srdce zvonu
- ukraine:
- маятник, серце (дзвона)
eksvingi
- Puŝi ion por doni svingan movon: mi frakasos al vi, kriisto, la kapon! ŝi diris kaj eksvingis la fajropoton, kiun ŝi tenis en la mano [28]; ĝi eksvingis la flugilojn [29]; la drako saltis al la ĉasisto, sed ĉi tiu eksvingis la glavon tiel, ke ĝi fajfis en la aero, kaj dehakis tri kapojn de la monstro [30]; en la turo la lama sonorigisto eksvingas la ŝnuregon [31]; oro nur fingron eksvingas kaj ĉion atingas PrV .
28.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
29. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Haĉjo kaj Grenjo
30. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
31. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, III.

- einen Schwung geben
mansvingi
(ntr)
- Svingi manon aŭ la manojn por de malproksime atentigi iun, saluti, adiaŭi...: ekmoviĝas la trajno, oni mansvingas [32]; mi senesperiĝe mansvingis, el kio li konkludis, ke mi devas esti tre laca VaK ; [li] kolere mansvingis VaK ; ili per naŭza mansvingo silentigis min VaK ; li per mansvingo ŝovis librojn de sur seĝo sur la plankon KrM ; [li] flankenmetis per mansvingo la demandon [33].
32.
Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la
Torento-trilogio, dua parto, ĉapitro
3a
33. Monato, Espero, 2003
33. Monato, Espero, 2003
- angle:
- to wave (the hand)
- beloruse:
- махаць рукой
- ĉeĥe:
- mávat na pozdrav
- ĉine:
- 招手 [zhāoshǒu], 挥手 [huīshǒu], 揮手 [huīshǒu], 搖旗示意 [yáoqíshìyì], 摇旗示意 [yáoqíshìyì], 点头招呼 [diǎntóuzhāohū], 點頭招呼 [diǎntóuzhāohū]
- france:
- faire signe de la main
- germane:
- winken, abwinken, ein Handzeichen geben
- itale:
- dimenare la mano, agitare la mano, salutare (con la mano)
- nederlande:
- zwaaien
- pole:
- machać ręką,, pozdrawiać ręką
- ruse:
- махать рукой, махнуть рукой
- slovake:
- kývať, mávať rukou
kursvingiĝi
-
Sin antaŭen ĵeti por salti:
ili ankoraŭ ĉiam antaŭeniris, sed de la supro de la monteto ni denove
kursvingiĝis kaj reĵetis ilin trans la riveron
[34];
la kurucoj kursvingiĝis […], ili mortigis iujn, iujn vundis, iujn
ekkaptis dum kelkaj forkuris
[35];
li deklamis ĝuste kun verva ardo, […] ĵus li kursvingiĝis en kolosan
bildon […]
[36].
impeti,
kurataki
34.
Erckmann-Chatrian, trad. Pieter Jan Doumen: Soldato de Napoleono, ĉap. XIX
35. Kálmán Mikszáth, trad. László Pásztor: La du malriĉegaj studentoj, 14. Ĉapitro: La eŝafodo
36. August Šenoa, trad. Stanko Rukelj kaj Božidar Vančik: Dianto de la tombo de poeto, La novelo

- разьбягацца (каб скочыць)
- france:
- s'élancer
- germane:
- Anlauf nehmen
- itale:
- slanciarsi (nel salto)
- japane:
- 踏み切る [ふみきる]
- pole:
- odwrócić się
- ruse:
- разбежаться (для прыжка)
administraj notoj
pri
~i 2.:
Ĉu meĥanismo povas svingi (ekz-e elĵeti) ion? Se jes, tiam eble oni devos forigi "la
muskolojn", por ke la difino estu aplikebla.
[WD]